Antaŭ ne longe mi
rakontis pri la reapero de forgesita tradukaĵo Esperanta de la
membiografio de la dana komponisto Carl Nielsen kaj ties tradukanto Erling
Windeballe, kiu dediĉis la tradukaĵon al sia edzino Teodozja
Piasecka-Windeballe.
Ekde tiam mi jam
enkomputiligas pli ol tri kvaronojn de la manuskripto.La laboro
estas granda plezuro, ĉar la infanaj travivaĵoj de Carl Nielsen
estis ege interesaj kaj ofte kortuŝaj. Plue, la
tradukaĵo estas leginda.
Kiam oni legas tradukaĵon
oni ofte senplue akceptas la tradukanton, tamen la tradukado ja estas
arto. Pro tio mi komencis informiĝi pri Erling Windeballe.
Tamen malfacile
estis trovi informojn pri li.
Laŭ
informo de Dansk Esperanto-Blad, aŭgusto-septembro 1953: '' Erling
Windeballe de Odense estis redaktoro de Dansk Esperanto-Blad ekde
julio 1943 ĝis julio 1946.''
Mi
scias, ke li ludis pianon, ĉar oni iam skribis en Dansk
Esperanto-Blad, ke dum kluba kunveno en Odense li piane akompanis
iun, kiu kantis italajn kantojn
En
la sama gazeto estas lia foto ligita al ŝerca rakonteto.
Veteranino skribis:'' Erling Windeballe komponis kantmelodiojn
kaj verkis tekstojn.''
En la kantlibro 'Kantante Antaŭen' troviĝas
dek tri tekstoj, por kiuj li komponis melodiojn, bedaŭringe mankas al ili
muziknotoj. Samlibre estas du el liaj tekstoj.
Alia
esperantisto memoris: ''fine de la 1950-oj li ellaboris por Centra
Dana Esperantista Ligo bonegan 20 lecionan korespondan kurson por
daŭrigantoj. Al ĝi estis ligita la facila krimromano ''Ferio kun la
morto'', ĝin verkis la svedo Karl Lundqvist kaj eldonis Lorenz
Friis.''
Do
Erling Windeballe, kiu iam loĝis en Fueno, estis verkema,
tradukema, komponema, pianludema, instruema kaj certe tre ordema, ĉar
la manuskripto estas mirinde pedanta.
Tamen
kiam li naskiĝis kaj kiam li mortis? Kiam li esperantistiĝis?
Pri liaj kompanaĵoj: ĉu iuj ankoraŭ memoras la
kantmelodiojn aŭ eĉ pli bone posedas la muziknotojn?
3 comments:
Koran dankon Per pro la aldonitaj informoj dane.
Erling Windballe (1908 -2004) estis instruisto, kaj sia edzino estis bibliotekisto.
Li estis regiona historisto de regionhistoria arkivejo en la urbo Ullerslev.
Post a Comment