11/20/2012

''Mia infanaĝo sur Fueno''

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis Esperantigitan manuskripton de la  membiografio de la komponisto Carl Nielsen, kiu estas eldonita en 1927. Ties dana titolo estas‘‘Min fynkske
barndom’' .

Aŭ Esperante.

Mia infanaĝo sur Fueno’’.



Carl Nielsen ĉirkaŭ 1880.


La tradukanto Erling Windeballe, kiu  forpasis antaŭ multaj jaroj, komencis traduki la libron  iam en la fruaj 1990-oj. Li plenumis la tradukaĵon,  iu lingvaĵe  kontrolis ĝin, sed bedaŭrinde  la libron oni neniam eldonis .

Bedaŭrinde  ĉar li skribis:  ‘La tradukon mi dediĉis al mia kara edzino Teodozja Piasecka-Windeballe, kaj  ankaŭ verŝajne estas muzikamantoj en Esperantujo, kiuj volus legi ĝin.


Jen la antaŭparolo:



‘’Carl Nielsen la fama komponisto, naskiĝis la 9-an de junio 1865 en Nørre Lyndelse, 10 kilmetrojn sude de Odense. Lia patro estis malriĉa kolorigisto kaj vilaĝa muzikisto, la patrino estis milda, bonkora virino. Ili havis 12 infanojn.

Pri sia infaneco Carl Nielsen vigle rakontas en sia libro ‘’Mia infanaĝo sur Fueno’’, kaj li ofte vivece priskribas etajn detalojn. Dum sia tuta vivo li sentis profundan apartenecon al sia insulo.

Frue eventiĝis lia muzika talento. Li ricevis instruadon pri violonludado ĉe vilaĝa instruisto, kaj jam kiel knabo li ofte piediris kun sia patro kaj aliaj muzikistoj al aliaj vilaĝoj por ludi okaze de geedziĝaj kaj aliaj festoj.

Post la konfirmacio Carl Nielsen fariĝis lernanto ĉe butikisto en Ellinge vilaĝo situata iom proksime al Nyborg. Sed li ne ŝatis sian laboron tie, kaj ĉar la butikisto bankrotis, li devis foriri de Ellinge.

Kvankam Carl Nielsen havis nur 14 jarojn li sukcesis ekhavi postenon kiel trumpetisto ĉe la militista regimento en Odense, kaj tiel li restis, ĝis kiam li havis 18 jarojn. Tiam li iris al Kopenhago, kie li estis akceptata kiel lernanto en la Reĝa Dana Konservatorio.

Finstudinte ĉe la konservatorio Carl Nielsen fariĝis violonisto ĉe la Reĝa Kapelo, kaj poste li fariĝis direktanto de tiu fama orkestro.

Carl Nielsen estas rigardata la plej elstara dana komponisto de nia jarcento. Kiam siatempe li turnis sin kontraŭ la romantikismo en la muziko, multaj trovis liajn komponaĵojn malbelsonaj kaj eĉ orelsiraj. Sed nun liaj verkoj estas ludataj kaj ŝatataj en la tuta mondo.

La komponaĵoj de Carl Nielsen estas tre diversaj kaj ampleksas simplajn melodiojn kaj malfacile ludeblajn orkestraĵojn. Infanoj en la danajj lernejoj kantas jam de la komenco kantetojn kun melodioj de Carl Nielsen, kaj al multaj danaj kantoj li faris facile kanteblajn, sed altkvalitajn melodiojn. Sian amon al Fueno li montras en la ‘’lirika humoresko’’ ‘’Fuena printempo’’, ĉarma miksaĵo de kantoj kaj muzikaĵoj.''


Jen kanto de Fuena printempo 'Tago Milda'.



Carl Nielsen edziĝis al la skulptistino Anne-Marie Brodersen (Anne-Marie Carl-Nielsen), kaj ili loĝis de 1915 ĝis la morto de Carl Nielsen en la domo Frederikŝolms Kana 28 en Kopenhago.

Do, ekzistas nun du Carl Nielsen-muzeoj, - unu en lia infanhejmo ĉe la novjo inter Odense kaj Fåborg, kaj la dua en la koncerta domo en Odense.’’

Carl Nielsen mortis en Kopenhago la 3-an de oktobro 1931.


Aliaj bildoj pri Carl Nielsen ĉi-tie, kiu estas la hejmpaĝo de Carl Nielsen Selskabet (Asocio de Carl Nielsen),

1 comment:

Bob Felby said...

Tio ĉi, kion mi ĵus legis pri la infanaĝo de Carl Nielsen, sur Fueno, estas eĉ tre interesa. Kvankam mi naskiĝis en Kopenhago, mi pasigis plurajn feriojn sur Fueno. Fakte en bieno sur Nord-okcidenta Fueno. Sed ĉar mia frato loĝas en Svendborg, mi iomete konas ankaŭ Sudfuenon kaj kelkajn el la "sudmaraj insuloj".
Carl Nielsen estas unu el la famaj danaj komponistoj, kaj ĉiam estas interese legi pri li. Mi estas tre ĝoja kaj kontenta, ĉar mi havis la okazon legi ĉi tion. Koran dankon!