3/28/2015

Inspririĝu kaj Esperigu ilin

Kvankam la ĉefa celo de la NGO-o Kampara Solidareco (PIEADC) temas pri la kolekto da mono por purtrinkakva projekto, la organizo havas aliajn projektojn. 

En Junio pasintjare per donacaĵo de $230 ili komencigis modestan mikro-kreditan projekton favore al vidvinoj kaj aliaj solaj virinoj. La unuaj kvin pruntantinoj jam preskaŭ sukcesas repagi la pruntsumojn, kaj pro tio sep aliaj jam ricevis malgrandajn pruntaĵojn.

Pro la malpaca situacio en la orienta parto de DR-Kongolando troviĝas multe da vidvinoj kaj solulinoj.


Pro tia modesta donacaĵo kaj la diligenta obstino de eta NGO-o en unu el la plej ruinigitaj landoj en la mondo la vivmanieroj de dekdu virinoj estas iomete pli bona hodiaŭ.


Esperante ke kelkaj el vi emos helpi la organizon mi petas al vi, ke vi legu la jenan raporton.


Nomo pruntdato pruntsumo repagoj pruntcelo
Adolphine MWAYUMA KAMANGO 14-06-14 $70 27/8/2014 - $10
27/9/2014 - $10
27/10/2014 - $10
27/1/2015 - $25
27/3/2015 - $5
Vendado de Arakido kaj palma oleo
Matisho KWIDEMBA 14-06-14 $50 27/8/ 2014 - $10
27/9/2014 - $6
27/10/2014 - $4
27/1/2015 - $18
27/3/2015 - $12
vendado de fiŝaĵoj
Tcheusi BATELE KALEMA 14-06-14 $50 27/8/2014 - $10
27/9/2014 - $7
27/10/2014 - $10
27/1/2015 - $12
27/3/2015 - $10
vendado de bovaĵoj
Evée SULULU 14-06-14 $30 27/9/2014 - $5
27/10/2014 - $5
27/1/2015 - $10
27/3/2015 - $4
vendado de fiŝaĵoj
Mangaza 14-06-14 $30 27/8/2014 - $ 5
27/9/2014 - $4
27/10/2014 - $4
27/1/2015 - $7
27/3/2015 - $5
vendado de mankioka faruno
Atosha KAMANGO 06-12-14 $15 6/2/2015
21/3/2015 - $7
vendado de fiŝaĵoj
Mwamini MARTHE 06-12-14 $15 6/2/2015
21/3/2015 - $10
Sale of fish
MPALA BITUNGANO Thérè 06-12-14 $15 6/2/2015
21/3/2015 - $6
vendado de fiŝaĵoj
Hélène MÈRE DOUBLE 06-12-14 $15 6/3/2015
21/3/2015 - $4,5
vendado de fiŝaĵoj
MULASI ASSAI 06-12-14 $15 6/2/2015
21/3/2015 - $6
vendado de fiŝaĵoj
MIMPILINDA KAMANGO 06-12-14 $15 6/2/2015
20/3/2015 - $12
vendado de fiŝaĵoj
OMANO MARIAM 06-12-14 $15 6/2/2015
21/3/2015 - $3
vendado de fiŝaĵoj

Kontakto : pieadc2006@yahoo.fr

Tel : +243 998735042.

  Retpaĝo: http://kamparanasolidareco.weebly.com

Adresoj:

PIEADC

Urbo: Kalima n°29, Kvartalo : Munyangi, Lando: D.R.Kongo

UEA-Konto: ekkn-y

Bank-konto : BIAC (Internacia Banko por Afriko en Kongolando)

Adreso : Avenuo Butembo, Kvartalo de Turismo, Goma, RDKongo.

Swift-kodo de la banko: BIACCDKI; Konto-Numero: 37572568701-73.

3/18/2015

Iom pri la nostalgio

Iam, kiam mi estis kvarjarulino mia patrino, kiu tre ŝatis butikumi en brokantobazaroj, aĉetis tiun latunan ornamaĵon.



 Eblas diri ke, la familio, aparte la patro malaprobis ŝian ŝatokupon pro la fakto, ke ŝi hejmenportis tute malutilajn rubaĵojn! Tamen tiun tagon ŝia aĉeto almenaũ plaĉis al mi. Mi ĝoje rigardis la belan sinjorinon, kiu estis vestita per viktoriana kufo kaj krinolino, kaj mi admiris ĝian etan talion. Kiam mi alprenis ĝin, ĝi delikate ektintis. Mia patrino klarigis min, ke tiu nomiĝis sonorilo kaj ekzemple oni povis sonorigi ĝin manĝotempe. Tamen mi havis aliajn ideojn.
En 1946 infanoj havis nek Barbiepupojn nek legobriketojn, fakte ni havis malmultajn ludilojn. Pro tio, dum mia infaneco mi ofte ludis kun la sonorileto. Pli malfrue, estis mia devo poluri la latunajn ornamaĵojn inklusive la sonorilon. Mi maturiĝis kaj iom post iom mi forgesis ĝin, kaj ĝi staradis sur la kamenbreto. Kiam mi plenumas la studadon gimnazian, mi tiam transloĝis al alia urbo, kaj mi hejme forlasis la sonorileton.

Tridek jaroj pli malfrue mia frato, kiu ankoraũ loĝis en la domo, decidis transloĝi. Mi promesis helpi al li paki siajn aferojn. Estis terure, ĉar li neniam emis forĵeti siajn malnovajn posedaĵojn. Sed ankaũ estis bonŝance, ĉar inter la brokantaĵoj mi denove trovis la sonorilon. Ĝi estis tute malhela, sed la voĉo estis ne ŝanĝita. Mi ĝin savis kaj nuntempe ĝi kuŝas sur la breto ĉe mi.
Mi bedaŭras, ke mia filino neniam povis ludi kun ĝi. Tamen mia nepino, kiu mem havis sufiĉajn ludilojn por dudek infanoj, tre ŝatis ludi kun la malgranda sonorilo.

3/04/2015

Mikro-kreditoj & Virinoj

Kvankam la akvo-projekto de PIEADC havas la plej grandan prioritaton, la asocio ankaŭ havas aliajn celojn kaj planojn.
 
La 8-an de marto ni festenos Internacian Tagon De Virinoj. Pensante pri tio mi rakontas al vi pri Mikro-kredita Projekto de PIEADC, kiu celas plibonigi la vivon de virinoj loĝantaj en Kalima.
Tie troviĝas amaso da vidvinoj kaj aliaj malriĉaj solulinoj. Tial en junio 2014 uzante 200 eŭrojn donacitajn PIEADC komencigis mikro-kreditan projekton en Kalima. La unua kaj plej malfacila defio estis la elekto de kvin virinoj, kiuj ricevos la apogon.

Jen la iom mallongita raporto de Etienne Katchelewa, kiun li sendis al mi la 23-an de decembro 2014 pri la progreso de la projekto.

'' Kamparana Solidareco(PIEADC) ricevis en Junio 2014 200 eŭrojn por mikro-kreditoj, kies celo estis la helpadon de virinoj en Kalima. Du grupoj da virinoj ricevis la mikrokreditojn.

Kamparana Solidareco elektis el multe da malriĉulinoj nur kvin virinojn.
La klarigoj estas en la tabulo. La ricevantoj havis unu monaton je observo antaŭ la ekpago de la prunto-sumo. Tial vi rimarkos ke, kvankam ili ricevis la prunto-sumon en junio, la repago okazis la 27an de Augusto 2014. Do okazis monato de observo. Ili ricevis malsamajn sumojn.Vi rimarkos ke, la repago foje ne okazis en la sama periodo, ĉar kelkaj el la ricevintoj alfrontis malhelpojn. Foje ili senkulpiĝis pro la mankita repago, ĉar ili alicele utiligis la monon, precipe por la zorgo de la familio.

Pri la dua grupo kiu konsistas el 7 virinoj: Tiu grupo naskiĝis dank'al la monpagado de la unua grupo, ĉar la unua grupo redonis entute 100$ post tri monatoj je perlaborigo de la mono.
Per tiuj 100$ redonitaj, PIEADC ankaŭ celis pligrandigi la komercetojn de la unua grupo. Tial ni aĉetis laŭ ilia peto 50 kilogramo-sakon da fiŝetoj.De tiuj 50 kg, PIEADC distribuis al ĉiu el la 12 virinoj 4 kilogramojn de fiŝetoj.
Etienne Katchelewa kun unu el la ricevantoj de Mikro-kredito.
Ni notas ke, post la unua repago, ĉiuj el la ricevintoj elektos aliajn aktivecojn, ekzemple la vendado de diversaj manĝaĵoj (arakidoj, palma oleo, bovaĵo, faruno da manioko) kaj uzitaj vestaĵoj.

PIEADC informas kaj ege ĝojas ĉar dank'al la proksimiĝo de la festo-tagoj, la ĵus ricevintoj de fiŝetoj rapide vendas kaj jam hieraŭ sendis 86$ al Alphonse Waseka de la asocio Solidareco Bona Volo en Goma por ke, li aĉetu por ili alian sakon da fiŝetoj.'' 

Fine de januaro 2015 Etienne ankaŭ raportis pri la daŭre konstanta repago de la pruntoj, kiuj signifas, ke ili baldaŭ elektos pli da pruntantoj.
 
Etienne Katchelewa kun unu el la ricevantoj de Mikro-kredito.

Kiom da virinoj en Kalima volus prunti sumeton, por ke ili havu ŝancon iomete plibonigi la vivkondiĉojn? Pri kiom mi ne scias, sed tiom! Unu el la problemoj de tiaj bonfarantaj projektoj estas, ke tiuj, kiuj ne ricevas la apogon emas koleriĝi pro la perceptata maljusteco.

Ĉu VI volus apogi la mikro-kreditan projekton?
Jes?
Bonege!
Kiel?
Ekzemple:
Informu viajn familianojn kaj geamikojn pri PIEADC kaj ties kuraĝa lukto kontraŭ la malriĉeco en Kalima. Montru al ili la hejmpaĝon http://kamparanasolidareco.weebly.com/.

Faru monkolekton kaj sendu ĝin al ili aŭ per UEA-Konto: ekkn-y aŭ demandu al Etienne Katchelewa pri kiel vi povos sendi la monon. Jen lia retpoŝtadreso pieadc2006@yahoo.fr
Danoj povas enpagi monon en la konton 'Help Kalima!'. Danske Bank: 0274 - 4594628225.


3/03/2015

Pura Akvo - Bona Vivo.

Pro Esperanto kaj Fejsbuko oni trovas geamikojn en la tuta mondo.
Etienne  Katchelewa Kandolo, unu el miaj Esperanto-parolantaj fejsbukaj amikoj, loĝas en la urbo Kalima en la orienta parto de DR-Kongolando. Antaŭ ol ni amikiĝis iam en la jaro 2010 mi neniam jam aŭdis pri lia urbo kaj pri lia inspira agado.

Etienne estas agronomo kaj kunfondanto de la Asocio Kamparano Solidareco 
kiu celas plibonigi la vivkondiĉiojn de la enloĝantoj de Kalima kaj la vilaĝoj en ĝia proksimeco. Legante la informojn de la hejmpaĝo vi ekkonscios, ke mankas al ili preskaŭ ĉio! Tio, kio ne mankas al ili estas la granda deziro, ke ili iel pli bonigu la situacion.

Dum la du lastaj jaroj, pro lia dediĉo kaj  dank' al la helpo de la fonduso de Hans Bakker Stiching Voor Internationale Komunikatie, Foundation WKV. AG, Asocio de Verduloj AVE kaj privata kolekto, la akvo-problemo iomete malgrandiĝis.

Jen lia raporto pri la akvo-projekto de 2014:

Sed dank'al la subtenantoj Kamparana Solidareco strebe celis iomete solvi la problemon. Tial la kvartalo de CAMP CENTRAL estis elektita por tiu projekto. Oni kalkulas, ke almenaŭ 3000 el la tuta loĝantaro urba ricevus puran akvon, do la projekto profitas 10% el la loĝantaro.

Per la financado (€ 10,000) Kamparana Solidareco aĉetis materialojn: plastajn tubojn, cementojn, ŝtonerojn, genutubojn kaj pagis salajrojn ktp.

Etapoj.

1. 13 - 18-a Novembro 2014. Kamparana Solidareco esploris kaj elektis la akvo-fonton kaj la plej taŭgan vojplanon inter la akvo-fonto tra Ĝenerala Hospitalo ĝis Camp Central, kie ni estis starigonta la kranaron. Kamparana Solidareco elektis la lokon OMARI CHAMI.



2. 25.Novembro – 5. Decembro 2014. La dua etapo konsistis el la tre malfacila esplorado pri la nuntempa stato de malnovaj tuboj, kiujn Societo SOMINKI antaŭe utiligis ktp. Tiu laboro eblis, dank'al iamaj laboristoj de SOMINKI, kiuj indikis al ni la lokojn, kie jam kuŝas la tuboj. Tiu taksado nepris, ĉar oni ne antaŭvidis la staton de la malnova tubaro. Pro tio Kamparana Solidareco kapablis taksi la koston kaj la bezonojn de la projekto. Verdire se ne estus kelkaj tuboj bonstataj, la projekto ne eblus, ĉar la distanco inter la stacio OMARI CHAMI kaj Camp Central estas tiom longa. Sanoficistoj analizis la akvan kvaliton, kaj trovis ĝin bona.

3. La aĉetado de rimedoj kaj iloj kaj la fosado. Alphonse WASEKA loĝante en Goma aĉetis la rimedojn. Dek volontuloj de Kalima estis fosadantoj. Kompense ni manĝigis ilin du fojojn tage kaj donis al ili sapon, por ke ili lavu sin kaj siajn vestaĵojn.

La fosado daŭris la tutan projekton. La tubojn ni instalis nur en la arbaron.


La kvara etapo estis la aĉetado de materialoj kaj ties transportado. Post kiam okazis la enterado kaj konektado de la tuboj. Tiun-ĉi labortaskon faris ne nur la gejunuloj, kiuj transportis la tubojn kaj aliajn materialojn ĝis la fina loko, sed ankaŭ la teknikistoj. Pro la sekureco la teknistoj transportante la akvon samtempe konektis la tubojn. Tio helpis al ili kontroli, ĉu okazis malhelpoj kaj kiom estis la akvopremo.
La kvina etapo konsistis el la disigo de la akvo inter Ĝenerala Hospitalo kaj Camp Central. Laboris ĉefe la teknikistoj. Tiu laboro kiu daŭris du tagojn, permesis al ni malkovri, ke la malnovaj tuboj, kiuj estis instalitaj siatempe de SOMINKI, jam havas malpuraĵojn, kiuj ankaŭ kolorigas la elfluantan akvon. Do pro tio, necesas trovi solvon, t.e. La aĉeto de novaj tuboj por eviti malsanojn.

La sesa etapo konsistis el la fosado de lokoj por enterigi la tubojn ĝis la kranaro en Camp Central.
Rapide la akvo ekelfluus kaj estus uzebla sed teknikistoj petis al ni, ke ni kontrolu ĝin dum 21 tagoj antaŭ ol ni konektis la tubojn al la kranaro. Unue, la muroj konstruitaj devas sekiĝi.

La sepa etapo estis la solenaĵo de la projekto. Kiam oni permesis al la familioj ekuzi la akvon.
La 27a de januaro 2015 okazis la solenaĵo de la projekto. Partoprenis la kvartalestro de Camp Central, kiu ĝoje okazigis tiun ceremonion.

Entute la projekto daŭris tri monatojn.


TEKNIKA AGADO
Por la konkretiĝo de tiu projekto, Kamparana Solidareco kunlaboris kun du plumbistoj. Ili helpis nin kaj pri la enterigo de la tuboj kaj pri la kontrolo de la akvo elfluado. Dum tri tagoj la akvo elfluado haltiĝis mezstrate. Necesis denove profunde fosi por ke, ni havu bonegan kaj rapidan elfluadon.
Ni laboris kun du masonistoj kaj siaj kvar helpantoj. Unue ni konstruis la krudan fundamenton.
La muroj estis konstruitaj per fero kaj oni pavumis ilin. Laŭ la konsilo de la teknikistoj, ni atendis 21 tagojn post la konstruado, antaŭ ol ni konektigis la tubojn al la kranaro.

REZULTOJ
Unue ni renovigis la stacion OMARI CHAMI kaj plifortigis la pompon, kiu alirigas Ĝeneralan Hospitalon de Kalima. Antaŭe la stacio OMARICHAMI neniam funkciis. Dank'al tiu projekto, ĝi utilas por io. ĉar Ĝenerala Hospitalo ekricevas grandan kvanton da akvo. Ankaŭ enloĝantoj de CAMP CENTRAL, KiswakaI, Camp Famille, Avenuo Mapendo kaj kelkaj aliaj en la najbareco havas akvo-aliron.
Ni taksis, ke 800 familioj aŭ 3000 homoj profitos de tiu projekto, sed nun laŭ nia kompreno eĉ pliaj familioj ankaŭ profitas. Temas pri la plej proksimaj najbaroj de Camp Central ktp.

RENKONTITAJN MALHELPOJN

90% de la enloĝantoj de Kalima alfrontas la trinkakvan problemon. Instalante la akvon en CAMP CENTRAL multaj enloĝantoj de Kalima demandas sin kial nur en CAMP CENTRAL. Kial ne en nia loko? Do kelkaj homoj, kiuj envias la enloĝantojn de Camp Central ekinsultis Kamparanan Solidarecon.

La transporto de materialoj multe kostas pro la fakto ke, oni aĉetas ilin en Goma kaj oni aviadile transportas ilin. Tio ne okazus, se ni povus aĉeti la aĵojn en Kalima.

Kiam Alphonse ricevis monon per la banko por aĉeti materialojn, la banko postulas monon por siaj servoj.

Kamparana Solidareco alfrontis malhelpon pri fotigilo. La asocio ne havas propran fotigilon.Tial dum la solenaĵo oni faris nur kvar fotojn.

KONKLUDO
La trinkakva projekto pluiris sukcese kaj ni sincere dankas la kontribuintojn: Stiching Voor Internationale Komunikatie, la Fonduso WKV. AG, asocio de Verduloj AVE, S-ino Betty Chatterjee. Vi sinforgesado permesis ke, en parteto de Kalima la akvo ekfluas de la kranaro. Neniu antaŭe povus imagi, ke tio iam okazus.
Sed pro la grandega bezono ni esperas ke, paŝo post paŝo iam la tuta urbo havos akvaliradon. Ni esperas, ke vi daŭre apogu Solidarecon Kamparanan/PIEADC. La feliĉo de la enloĝantoj de Kalima dependos de la iama solvado de la problemo.

VIII. REKOMENDO
Al ĉiuj subtenintoj, al parteneroj kiuj ne jam subtenas nin kaj al vi kiuj ne konas nin. Laŭ nia plano ni povus per 80.000 eŭroj alirigi Kalima Centro je trinkakvo. Ni estas eta asocio sed ni certas, ke ni konkretiĝu gravajn aferojn, se ni havos modestan subtenadon.

Por la parteneroj kiuj dubus pri nia agado, ni invitas al vi viziti nin.Venu rigardi nian agadon.
Por Solidareco Kamparana/PIEADC

Etienne KATCHELEWA KANDOLO Prezidanto.

Karaj legantoj, bonvolu iel helpi ilin, ĉar ili vere bezonos nian apogon. Se ĉiu el ni sendos al ili iomete da mono kaj se ĉiu el vi plusendos la ligilojn de ilia kaj miaj blogoj* al siaj geamikoj ni povos iomete plibonigi iliajn vivkondiĉojn.*Vidu la blogon en la angla. Vi rajtos kompreneble verki pri ili en aliaj lingvoj.

P.S. Ĉu estas iu, kiu povus doni al mi teknikan helpon por ilia hejmpaĝo? Mi trovas weebly multe pli komplika ol tiu ĉi.

Jen  la projekta fotaro. Ĝi estas multnombra fotaro. Malsukcesis al mi enmeti la unuopajn fotojn ĉi-tien.