9/19/2015

Rifuĝintoj ankaŭ en Kalima DR-Kongolando

Portempe la enloĝantaro eŭropa sentas sin dronigita pro la granda homenfluo de Sirio kaj aliaj suferantaj landoj en la mondo. Politikistoj ŝajne estas preskaŭ tiel konfuzitaj kiel aliaj enloĝantoj. Ĉiu certe kompatas la rifuĝintojn, sed neniu vere scias kion fari. (Nu, jen mia impreso).

Pro la granda milito afrika ekde 1996 ĝis 2003 DR-Kongolando multe suferis. En la orienta parto de la lando la enloĝantaro ankoraŭ suferas pro batalemaj milicoj, kiuj profitas per la tieaj mineraloj valoraj. Pro tio ankaŭ estas rifuĝinta problemo tie. Kvankam Kalima estas tre malriĉa urbo, la situacio tie estas relative trankvila. Pro tio rifuĝintoj elektas iri tien.

Laŭ la informo de Etienne Kachelewa, kiun li ricevis de Sendependa Elektanta Komisiono de DR-Kongolando la oficiala nombro da enloĝantoj en Kalima estas 136,000. Tamen en la jaro 2013 la nombro kreskiĝis pro la enfluo de rifuĝintoj. Laŭ raporto de Radio Okapi en Novembro 2013, 4820 rifuĝintoj alvenis al Kalima. Ili fuĝis pro milicoj, kiuj perforte minacis la popolojn en apuda regiono. En Kalima troviĝis neniu NRO kiu povus subteni ilin. Nek la lokaj politikistoj kapablis aranĝi la subtenon de tiel granda homenfluo.

La solvado en Kalima estis, ke malriĉaj sed gastemaj kalimanoj gastigis kaj gastigas la rifuĝintojn. 

Venas kelkaj interesaj videoj pri Kalima dank' al Alphonse Waseka.

En 2013 per monsubvencioj de AVE kaj Wasserkraft Volk AG ili riparis la akvo-pumpon en la hospitalo. Jen video en kiu, hospitala administranto parolas pri la afero.





 En 2014 per subvencioj de AVE, Wasserkraft Volk AG kaj monkontribuoj diversaj ili konstruis publikan akvo-kranaron en unu el la kvartaloj. Jen video pri la vespera akvoĉerpado.





Se sukcesos al ni kolekti la monon antaŭ la fino de la jaro ili konstruos akvo-kranaron en alia kvartalo.

Se vi volus helpi la civitanojn de Kalima per mondonaco vi povos sendi ĝin al la UEA-konto de AVE, kies nomo estas avex-z . Bonvolu mencii, ke la celo de la donaco estas ''akvo por Kalima''.

No comments: