9/11/2015

Kelkaj Sentoj Kaj Impresoj Pri La 100-a UK

La sekvonta artikolo ne estas de mi, sed de unu el miaj bonaj amikoj Ana Ĉumbeliĉ Rossum. 

Jen Ana!

''Miaj sentoj kaj impresoj pri la 100-a UK en Lillo


Kvankam ne plu estas tiel bezonata fizike ĉeesti la Kongresoj kiel en la ataŭaj tempoj por sekvi la okazintaĵojn en ĝi, mi ĝuis esti en nia unika kaj bunta familia rondo. Doni la manon al ĉiuj amik(ojn-inojn), kiujn mi ne vidis dum unu jaro estas sento aparta. Tiun senton oni nepre ne havas, se oni sekvas nian UK-on nur per la ekrano.

Ni el Danio kune kun kelkaj Svedaj kaj unu Nepala Esperantisto, buse atingis la Francan urbon Lillo. La vojaĝo estis longa sed la etoso estis agrabla. ĉio bone funkciis! Alaŭdon al Peter Wraae kaj Ileana.

Estas kelkaj aferoj kiujn oni devas ordigi ĉe la alveno, sed la grava afero por mi, estas bone plani la semajnon. La ĝuo tiumaniere estas duobla kaj oni ŝparas energion en tiu bunta programo.

Mi ne povas diri ĉu la malfermo aŭ la fermo de la Kongreso estas pli interesaj, ĉar ambaŭ estas kortuŝaj. Ĉe la fermo de la Kongreso la plej kortuŝa estas vidi kaj sperti tiom multe da infanoj kantis por ni. Ili donas al ni la esperon por la afero.

Dum la semajno mi atingis tion, kion mi nepre volis. Mi ĉeestis koruson en la urboplaco kun niaj musikistoj kaj ni kunkantis multajn kantojn Esperantajn. Ni faris nin videblajn, do ĉiuj, kiuj volis vidi kaj senti nin, havis la eblon.

Ĉi- jare interalie okazis naŭ klerajn prelegojn. Kelkaj el ili estis sciencaj kaj kelkaj ne, sed ĉiuj estis simaniere interesaj. Kromajn okazintaĵojn oni povis flari aŭ pere de rakontoj aŭ ricevi la impresojn pri ili. Gravaj novaĵoj ĉiutage aperis en la ĉiutaga Kongresa Kuriero.

Ĝis la fino de la semajno ankoraŭ kelkaj aliĝis la kongreson. Ni estis iom pli ol 2600 partoprenantoj kaj tio estas multe pli ol la averaĝa partoprenantaro en la lastaj jaroj.

Mi sukcesis ekskursi en la belan urbon Brugger en Belgio. Belan arkitekturon kaj konstru-stilojn mi vidis. Multaj turistoj turistumis tien.Poste ni lunĉis bongustan lokan manĝaĵon kaj trinkis belgan bieron. La urbon ni vidis ankaŭ de la boato kune kun tre taŭga loka Esperantista ĉiĉerono. Mi estis ravita de la fakto, ĉar ne ĉiam oni estas tiel bonŝancaj.
Okazis multaj bonaj aferoj, kaj mi sentas ke niaj UK-o j iĝas pli kaj pli interesaj pro la kresko de ilia kvalitito. Estas pli kaj pli da junuloj kiuj serioze kaj profesie interesiĝas pri Esperanto. La kondiĉoj por la junuloj povus esti plibonaj sed montriĝas, spite la realo, ke ili entuziasmiĝas je nia afero. Kia bona sento!

Mi do jam aliĝis al la sekvonta UK-o en Nitro.

Ana Ĉumbeliĉ Røssum. 05-08-2015''

No comments: