9/12/2015

Ĉu progresas la akvo-projekto?

Ĉu progresas la akvo-projekto?

 

 Dank' al Alphonse Waseka, kiu fotis kaj filmis per sia poŝtelefono, eblas informi iom pli pri la ĉiutaga vivo en Kalima

Tamen unue pri la financa situacio:


Ekde la Universala Kongreso la monkolekto jam kreskas. En Danio mi ricevis kontribuojn kaj de malavaraj Esperantistoj kaj de aliaj bonkoruloj. Eĉ pli bone estas, ke Manfred Westermayer  ricevis 2,000 eŭrojn por la projekto de la germana fonduso "Brücke". Tamen kvankam ni pli kaj pli opinias, ke ni  atingos la celon, ni ankoraŭ bezonos pli da kontribuoj.


Pozitiva evoluo estas la fondiĝo de akvokomitato en Kalima. Ties tasko estos la prizorgado de la kranaro kaj la monkolektado de la uzantoj por ĝia bontenado. Jen la komitatanoj kune kun Alphonse (meze).

Ge-sinjoroj: Kaif, Assina BOSENGA, Kalibutwa Michel, Bwasusa ANYASI Dieudonnée, Swadi Mutombo, Amisi NKENYE Reddy,Tchentao KATCHELEWA.



 La akvosituacio en la kvartalo, kie ili lastjare konstruis kranaron, estas  bona.

 



Tamen por tiuj, kiuj loĝas en aliaj lokoj, la situacio estas mizera.

 

 Pro tio 
Alphonse intervjuis junulinojn, kies tasko ĉiutaga estas la kolekto da akvo de malpuraj fontoj.




En alia video Alphonse parolas kun maljunulino pri la akvoproblemoj, kiujn ŝi ĉiutage alfrontas .




Se vi volus helpi la civitanojn de Kalima per mondonaco vi povos sendi ĝin al la UEA-konto de AVE, kies nomo estas avex-z . Bonvolu mencii, ke la celo de la donaco estas ''akvo por Kalima''.









No comments: