8/06/2015

Ĉu multaj riveretoj faros la riveregon?

Raporto pri la progreso de la akvo-projekto en Kalima.


Dum la grandioza 100-jara Universala Kongreso en Lille, Manfred Westermayer kaj mi dufoje prezentis la akvo-projekton: dum la Movada Foiro kaj dum la jarkunveno de AVE.


Oni persone kontribuis al ni 995 eŭrojn. Ĉu aliaj enpagis kontribuojn en la UEA-konton de AVE, kiu estas avex-z, ni ne jam scias pri tio. La plej grandan kontribuon (500 eŭroj) donacis Esperantistoj de Ŭonbulismo, kiu estas membroj de korea devena religia eklezio .
Tamen ĉiuj grandaj aŭ malgrandaj kontribuoj kaj apogaj vortoj kuraĝigis/as/os nin. 

Nome de Kamparana Solidareco mi elkore dankas al ĉiuj kontribuintoj kaj kontribuontoj.

Oni demandis nin pri la jenaj temoj:

Ĉu la akvo-projekto estas ankaŭ favora al Esperanto?


Etienne Katchelewa la prezidanto de Kamparana Solidareco kaj sia plej proksima kunlaboranto Alphonse Waseka estas Esperantistoj. 

Etienne maldekstre Alphonse dekstre ĉe la malsanulejo, kiu ricevis puran akvon en 2013.

 Esperanto estas nia laborlingvo.
 Etienne kaj Alphonse loĝante en DR-Kongolando, kaj Manfred kaj mi loĝante en diversaj eŭropaj landoj kredas je la ideo de la ronda familio.
 Ĝis nun Etienne estas verŝajne la sola Esperantisto en Kalima; Alphonse loĝante en Goma instruas la lingvon.
 La helpo de Esperantistoj certe donas kaj donos al ne-Esperantistoj tie la konscion, ke Esperantisto estas bona afero.
 Poste sed ne promese ni esperu, ke multe da Kalimanoj eklernu Esperanton.


Kial la DR-Kongolanda registraro ne respondecas pri la akvo-provizo?

La akvo-provizo en DR-Kongolando estas la respondeco de la sendepende de la registraro-firmao/ organizo Regideso.
Laŭ la informado de Alphonse tiu iomete aktiviĝas en Goma, sed nek en Kalima nek en aliaj partoj de Maniema Provinco.

El persona vidpunkto mi tre ege indignas pri la afero. Monstre estas, ke oni postulas al privataj personaj, ke ili apogu de propra poŝo la provizon de io, kiun ĉiuj homoj en la tuta mondo rajtus ricevi. Tamen la fakto estas, ke mankas al 358 milionoj da homoj nur en Afriko la aliro al pura akvo. Ni ne povas helpi ĉiujn el ili, sed ni kapablas helpi kelkajn el ili - ekzemple la 136,000 homojn en Kalima. Laŭ mia opinio, ni ne fermu la okulojn aŭ la orelojn, kiam ili petas al ni la helpon.

Post la konstruo de la akvo-kranaro, kiu respondecas pri ĝi prizorgado?

Etienne planos komencigi komitaton virinan en Kalima, kiu respondecos monate kolekti etan monsumon por la prizorgado de la kranaroj de 2014 kaj 2015.

Ni daŭre kolektos monon por la projekto ĝis la mezo/fino de Novembro.


La demando estas, ĉu Kalimanoj trinkus akvon de tiu-ĉi?




Aŭ ĉu ili havos la rajton trinki akvon de tia kranaro?



Jen denove la kontnumero de la UEA-konto de AVE: 

avex-z 

Bonvolu skribi la jenan: Akvo-projekto de Kalima.


P.S. Jen dana proverbo: Multaj riveretoj faros la riveregon.



No comments: