2/18/2015

Okazaĵoj malagrablaj en tia ''feliĉa lando''

Iom pri  la terurismaj pafadoj en Danio la 14-an kaj la 15-an de Februaro 2015.

Por vi, kiuj eble ne sekvis la informadon pri la eventoj en Danio, unue jen mallonga resumado.

La 14-a de Februaro je la 15.33-a estis pafado ĉe la kulturdomo Krudtønden en orienta kvartalo de Kopenhago. Tie estis okazanta diskutkunveno pri arto kaj liberesprimado. Unu el la ĉefaj partoprenantoj estis la sveda verkisto kaj desegnisto de i.a.desegnaĵoj mohamedaj, Lars Vilks. Post kiam la pafanto pafmortis alian partoprenanton Finn Norgaard kaj pafvundis tri policanojn, li kurante eskapis. Krom granda serĉado ĉie en la urbo malsukcesis al la policoj kapti lin.

La 15-a de Februaro je la 1-a dua dua pafado okazis en Kopenhago ĉe la ĉefa sinagogo en la urbcentro kie proksimume 50 gastoj partoprenis en la judakomunuma festejo komfirmacian feston, multe el ili estis infanoj. Ne sukcesis al la pafanto eniri tien, sed li mortigis la nearmitan judan gardanton Jan Uzan kaj vundis du policanojn, antaŭ ol li eskapis.

La 15-a de Februaro je la 5-a policano fafmortigis la supozitan teroristan apud staciodomo en norda kvartalo de Kopenhago.

Kion ni nun scias pri la pafanto/teroristo/krimulo kiu mortigis du senkulpajn homojn kaj vundis kvin policanojn?

Omar Abdel Hamid El-Hussein estis lia nomo. Li havis 22 jarojn. Siaj gepatroj estas palestinaj, sed li mem naskiĝis en Danio. Kvankam li estis sufiĉe talenta lernejano, li havis kontaktojn kun junulaj krimuloj. Du semajnoj antaŭ la pafadoj li estis liberigata post du-jara mallibereja punado pro ponarda atako. Oni suspektas, ke en la malliberejo li havis kontaktojn kun ekstremuloj. Ŝajnas ke, li celis dediĉi sin al la terorisma grupo ISIS.

Ekde la jaro 2005, kiam dana desegnisto aperigis desegnaĵojn pri Muhammed, oni jam atendas, ke iam, ie okazos tiaj eventoj en nia beleta landeto. Tamen oni preferis forpuŝi tiajn terurajn pensojn, sed nun jam terorismaj atakoj okazis, kaj ni ne plu evitos la konsekvencojn.

Post la unuaj ŝokoj okazis la grandega partoprenado en memorceremonioj, ne nur en Kopenhago, kie amasiĝis proksimume 30,000 homoj, sed ankaŭ en aliaj grandaj urboj danaj. Okaze de la ceremonioj gravuloj multe parolis pri la interkomuna solidareco, ni ĉiuj estas danaj civitanoj kaj grave estas stari kune kontraŭ terorismo, kaj tiel plu. Dimanĉon kaj Lundon venis amaso da homoj kaj metis florojn ekster de la kulturdomo kaj la sinagogo, kaj oni dankis la policanojn, kiuj forte armitaj gardis la lokojn.





Ni nun havas la grandan defion, kiel ni kune vivos en nia lando.
Laŭ tiu-ĉi proksimume 4,1% de la dana loĝantaro estas islamanoj. Multe el ili naskiĝis ĉi-tie kaj estas plenrajtaj Danoj. La plejparto da islamanoj pacemas, parolas la danan, havas laborpostojn kaj krom religiaj kutimoj malkaŝitaj ili vivas pli malpli kiel etnaj danoj. En la kvartalo, kie mi loĝas, tiaj estas la kvartalaj islamanoj. Tamen islamanaj loĝantoj getaj ofte ne estas bone integrigitaj, kaj ili emas opinii, ke ili rolas kiel viktimoj en Danio. Laŭ ili danoj kaj judoj kaŭzas ĉion malbonan. Ŝajnas esti, ke tia estis la sinteno de Omar Abdel Hamid El-Hussein.



Laŭ tiu-ĉi 0,12% de la dana loĝantaro estas judoj. La plejparto loĝas en la kopenhaga regiono. Dum la lastaj jaroj kreskas antisemitismo ankaŭ en Danio. Oni timas vesti sin per kalotoj aŭ steloj de David ekster de la hejmo aŭ en la sinagogo. La sola juda lernejo en Danio estas kvazaŭ fortreso. Post la pafadoj policanoj forte armitaj staras ekster de la lernejo. La registraro de Israelo ja konsilas judojn, ke ili translokiĝu al Israelo, ĉar Danio estas danĝera lando por ili. Tamen la ĉefa rabeno dana, kiu naskiĝis en Israelo, opinias, ke tia timo estas malbona motivo. Laŭ mia opinio nia rabeno tute pravas, tamen ankaŭ grave estos, ke la juda komunumo sentas sin sekura.

Ekzistas kaj antisemitismo kaj islamofobio en Danio, kaj tio estas problemo. Ne sufiĉas, ke la registraro kaj la polico agadas, tio ankaŭ estas ĉies respondeco pace kontraŭbatali antaŭjuĝojn.
Hodiaŭ aperis informoj de unu el miaj fejsbukaj amikoj pri la tre malagrablaj travivaĵoj de kelkaj islamanoj dum la lastaj du tagoj. Hieraŭ aperis komentoj pri la kulpo de judoj, ĉar pro la ''fia sinteno'' de Israelo, islamanoj protestas ktp. 

Ĉu jam malaperas la bonaj pensoj, kiujn ni aŭdis dum la memorceremonioj? Mi esperas, ke ne.


No comments: