2/21/2015

Mesaĝo por Internacia Virina Tago de UN 2015, Hiroŝima

Jaron post jaro S-ino  Osioka  Taeko el Hirosima sendas mesaĝon al homoj en la tuta mondo petante respondojn, kiujn ŝi kaj siaj koleginoj tradukas al la japana. Okaze de Internacia Virino-Tago la 8-an de marto ĉiuj mesaĝoj ekpozicias dum urba okazaĵo.

Jen la mesaĝo de Osioka Taeko, kiun mi januare ricevis. 

<
Ni, la plenuma komitato de la Internacia Virina Tago de UN 2015 Hirosima konsistas el 22 organizoj kaj la municipo Hirosima, salutas vin solidarece, kaj elkore alvokas al vi. En la 8-a de marto, 2015, por la Internacia Virina Tago de UN en la 8-a de marto, ni havos kunvenon por kunlaboro per saĝoj kaj fortoj, kaj antaŭen puŝi konstruon de la socio por komuna partopreno de geviroj.

Virinoj de la gubernio kaj de la urbo organizas kunlaboron por heredigo de la urbo paca al sekvanta generacio. Nur en paco ni povas koncentri fortojn por antaŭenpuŝo de komuna partopreno de geviroj.
En aŭgusto antaŭ 70 jaroj la nuklebomboj en sekundoj detruis la du urbojn Hiroŝima kaj Nagasaki, rabis 210 000 vivojn.

Hodiaŭ ankoraŭ daŭras sufero de pli ol 200 000 Hibakŝoj, bombitaj de nuklea armilo.
Sed, pli ol 16 000 nukleaj misiloj ankoraŭ nun restas ekipitaj kaj tuj lanĉeblaj en la mondo.
Nun por nuligi ĉiun nuklean armilon necesas agado en civitana nivelo kaj movi sian registaron en multaj landoj.

Temo de la Internacia Virina Tago 2015 Hirosima estas:
En 70-a jaro post la atombombado pacon protektu ni mem, se  ni ne agadas, nenio ŝanĝiĝos.”
En tiu tago, 8-an de marto, ni havos prelegon, elpensos, kion lanĉi al la mondo el atombombita Hiroŝimo. Ni mem aktivu por paco kaj por detruado kaj malpermeso de ĉiuj nukleaj armiloj.>>


Jen mia respondo:

Karaj geamikoj en Hirosima kaj Nagasaki!


Mi elkore dankas vin pro tio, ke jaron post jaro vi konstante rememorigas la homaron pri la teruraj konsekvencoj de la atombombado en la jaro 1945. Aparte notende estas, ke pro tiuj eventoj, kiuj okazis antaŭ 70 jaroj, 200000 Hibakŝoj daŭre suferas.
Ni ne akceptu la situacion, ke en nia mondo, kiu pli kaj pli malpaciĝas, restas 16000 nukleaj misiloj. Naŭ ŝtatoj posedas ilin, kaj ĝis nun oni ofte, (naive?) supozis, ke ŝtatestroj estante singardaj neniam uzos ilin. Sed pro la kreskado de terorismo en Mezoriento, Nigerio ktp venas en la kapon la horora penso, ke teruristoj iam, iel enmaniĝos nukleaj armiloj.
Ĉu iuj el ni povas imagi la detruon kaj la suferadon, kiuj okazus, se tiaj frenezuloj decidus uzi ilin?
Esperante, ke tia koŝmara situacio neniam okazu, mi dissendos vian mesaĝojn al geamikoj.
Sincere kaj amike
Betty Chatterjee - Vallensbaek Strand, Danio
72 – jara. Emerita instruistino kaj pedagogo.









No comments: