8/29/2013

Printempa Vizito al la Esperanto-urbo Herzberg-am -Harz.

Printempa Vizito al la Esperanto-urbo Herzberg-am -Harz.



En majo kune kun du geamikoj mi aŭte vizitis la Esperanto-urbon Herzberg-am-Harz. La celoj de nia vizito estis diversaj: la turismado, la ripozado kaj la liverado de libro-duoblaĵoj de la kluba biblioteko al Interkulturo-Centro.

Tiu estis nia unua vizito al la malgranda sed plaĉa urbo, kiu situas en la belnatura regiono de suda Malsupra Saksio. Ni volis esperantumi, vagadi kaj ripozi, tial ni elektis tranokti en Hotelo Zum Pass en la trankvila vilaĝo de Siebe, kiu troviĝas proksimume sep kilometrojn for de Herzberg. 



La decido estis trafa, ĉar tre plaĉis al ni la antikva hotelo komforta, kiu havas ĉarman etoson.


                                                            Kaj bonan restaŭracion!



Tie oni parolas esperante, la servado estas bonega kaj ŝajnis al mi, ke kiel esperantistoj ni ĝuas eĉ pli bonan gastamon!


                                         La ĉirkaŭaĵo de la hotelo estas vaganta paradizo. 


Se ni ne havus aliajn celojn, ni volonte restus en Siebe la tutan tempon, sed Herzberg kaj siaj miridindaĵoj ankaŭ atendis nin.

La matenon post nia alveno ni liveris la librojn kaj ricevis elkoran bonvenigon de Peter Zilvar kaj Zsofia Kóródi en la Interkulturo-Centro. Kvankam ili certe estas du el la plej konstante okupataj esperantistoj en Esperantujo ili detale kaj entuziasme informis nin pri sia agado. Ni ne estis aliĝintoj de la semajnfina seminario, kiu komencos la saman tagon, tamen ili invitis nin partopreni la posttagmezan vagadon al la montpinto de Groŝer Knollen (687 metron altan), la vesperan manĝon en la ĝardeno de nia hotelo, la vesperan kurson kaj la venonto-tagan ĉiĉeronadon en la urbo kaj la oficialan akcepton komunuma en la kastelo. Ni dankeme akceptis ĉiujn proponojn. Do kune kun Peter, Zsofia kaj vizitantaj esperantistoj el Germanio, Kroatio, Meksikio, Nederlando kaj Pollando ni ĝuis tre plezurajn kaj interesajn travivaĵojn.

Miaj geamikoj hejmen vojaĝis tagon antaŭ ol mi, ĉar ili devis labori, sed mi estis daŭrigonta la vojaĝon al Munkeno kaj Nuremburgo. Tial en la lasta komuna tago ni decidis sendepende viziti la unukornulan kavernon. Oni tie iam trovis ostojn de giganta kaj mistera mambesto. Ne sciante io ajn pri ĝi naskiĝis legendo pri unukornulo. Antaŭ multe da jarcentoj homoj vizitis la kavernon. En la jaro 1686 la filozofo Gottfried Wilhelm Leibniz rakontis post sia vizito pri vigla komerco de unukornulaĵoj kiel medikamento. Ekster de la kaverno estas informtabulo esperantlingva kaj broŝuro ankaŭ haveblas. Ankaŭ vizitinda estas la muzeo, kiu enhavas intersajn geologiajn montraĵojn pri la kaverno.


 

Herzberg-am-Harz ricevis sian oficialan kromnomon la Esperanto-urbo la 12-an de julio 2006.
Post nur sep jaroj pro la diligenta agado de Peter Zilvar kaj Zsofia Kóródi Esperanto estas videbla kaj spertebla en la urbo – ekzemple:
En la urbo estas 15 vojmontriloj Esperantaj.
En parko estas informŝildoj pri diversaj arboj.
En la ĉirkaŭaĵoj de la urbo estas kvar bonvenigaj ŝildoj esperantlingvaj.
Naŭ restaŭracioj en la urbo havas esperantlingvajn menukartojn. 
En la urbcentro troviĝas vera Esperanta kafejo.

 
                                  Troviĝas Esperanto-muzeo en la kastelo de Herzberg.




La urbo havas Zamenhofan statuon kaj Joachim Gieŝner monumenton (li estis fama germana esperantisto.)

Ĝemelurbaj kontaktoj inter Herzberg kaj Góra en Pollando prosperas kaj funkcias Esperante.

 En aprilo 2005 la urbestroj de Herzberg kaj Góra, Gerhard Walter kaj Tadeusz Wrotkowski, eklernis Esperanton. En ambaŭ urboj lernejantoj lernas Esperanton.

La urba hejmpaĝo germana enhavas ampleksan informon pri Esperanto kaj ties rolo en Herzberg. 

Krom tio la kulturaj kaj klerecaj servoj de Interkulturo-Centro estas avantaĝaj por esperantistoj ie ajn.
Jen la ligilo de laĉijara kalendaro: – certe vi trovos alogan aranĝon

La agado de Interkulturo-Centro Herzberg famas en Esperantujo, tamen kion opinias herzberganoj pri Esperanto? La infanoj lernas la lingvon, sed ĉu la lingvo alogas plenkreskulojn? Ne parolante la germanan, se ni erarvagus en la urbo, ĉu iu ajn preterpasanto kapablus helpi nin? Ĉu troviĝus Esperanto-parolantaj komizoj kaj kelneroj en la urbaj butikoj kaj restaŭracioj?

Nia vizito al Herzberg estis mallonga, tial niaj spertoj estas limigitaj. Ni manĝis kelkfojojn en restaŭracioj, ni iomete butikumis kaj ni hazarde babiletis kun kelkaj herzberganoj, sed neniuj el ili scipovis/emis paroli Esperanton. Tamen ili sciis pri la lingvo, kaj plej grave neniuj subridaĉis, kiam ni demandis: 'Ĉu vi parolas Esperante? En restaŭracio ni petis al la kelknerino, ke ŝi donu al ni la Esperantan manĝkarton. Ŝi replikis: ' Bedaŭrinde, tion ni ne havas. Tamen mi jam sendis la germanan al Zsofia, kaj ŝi certe baldaŭ sendos al ni la Esperantan version.' En restaŭracio iom for de Herzberg ni ankaŭ petis manĝkarton Esperantan. 'Tian ni ne havas, tamen ŝajnas al mi, ke herzberganoj bone profitas pro Esperanto.'

Do mi havas impreson, ke tiu estas unu el la plej grandaj sukcesoj de Peter Zilvar kaj Zsofia Kóródi! En Herzberg-am-Harz oni scias pri Esperanto, respektas ĝin kaj konscias, ke ĝi utilas. Ni bone scias, ke oni ne konstruis Romon dum unu tago.

Kiel ni helpos ilin?
Vizitu la urbon, aŭ kiel turisto aŭ kiel kursano. Post la vizito eventuale verku artikolon dane por via urbo-gazeto aŭ Tripadvisor 

                                     La Esperanta urbo Herzberg-am-Harz atendos nin!


 










No comments: