8/12/2013

Ĉu Esperanto estas facila lingvo?


De tempo al tegante malnovajn Esperanto-revuojn mi havas la impreson, ke preskaŭ nenio en Esperantujo ŝanĝiĝas!

Ekzemple, oni ankoraŭ klopodas 'vendi' nian lingvon, kiel la plej facila solvado de la lingvo-problemo. Kiom da esperantoj aĉetas la solvon, kaj post kelkaj semajnoj malaperas asertante, ke la vendintoj mensogis pri la facileco de la tielnomata plej facila lingvo en la tuta mondo? 

Ho ve, se oni nur diris al ili, ke Esperanto estas relative facila lingvo, sed ĝi estas lingvo, kaj la lernado de ia ajn lingvo postulas la diligentan laboradon!

La sekvanta artikolo de M.Dembinski aperis en ' Pola Esperantisto' en la jaro 1931. Laŭ mia opinio, la 82 jaraĝa artikolo estas ankoraŭ trafa; iom da la enhavo memorigis min pri kelkaj el la spertoj, kiujn mi jam havas.

<

Kaj efektive, ne ekzistas fremda lingvo, kies ellernado tempo estus komparebla al tiu de Esperanto.
La logikeco en la konstruo, la minimumoj de esceptoj kaj idiotismoj, la simpligo de la gramatiko ĝis neimageblaj limoj, la neerarigo de la ortografio, - jen estas la kaŭzoj, pro kiuj lernado de tiu lingvo fariĝas ĝuo spirita.

Estas do nekompreneble, kial malgraŭ tiu proverba facileco bonaj esperantistoj en senco de ligvosciantoj, estas malofte troveblaj kaj malaperas en maro de 'balbutantoj'.

En ĉiuj naciaj lingvoj oni atentegas kun pietismo la lingvan purecon. Akademioj, diversaj komisionoj, societoj kaj precipe publicistoj gardestaras kaj kreas ian estimpostulantan agordon ĉirkaŭ sia idiomo. En pola lingvo konata estas proverbo: Eraro en la lingvo estas kvazaŭ grasa makulo sur la blanka robo de via patrino''. La ''fuŝistoj' estas tiel priridataj (kaj rido estas la plej terura kaj efika armilo), ke malofte iu ajn kaptos la kuraĝon por publika elpaŝo.

Tiom multe oni eble ne rajtas ankoraŭ postuli de personoj, parolantaj tamen fremdan lingvon. Sed karakterize estas, ke en nenia lingvo oni tiel libere faras erarojn, kiel ĝuste en tiu plej facila. Entute sen la plej malgranda konsciencriproĉo!

Nia kara esperanto-popolo bedaŭrinde ŝajnas forgesi pri tiu-ĉi minimuma estimopruvo, kiun ĝi ŝuldas al sia lingvo. Kiamaniere vi ĝin propagandas aŭ eĉ instruas, se vi ĝin mem nesufiĉe posedas? Vi deziras, ke aliaj ĝin agnosku, kaj vi mem ŝajnas malserioze ĝin trakti. Ofte niaj kongresoj ne plenumas pro vi sian propagandan taskon. Ĉu vi pensas, ke via balbutado ne okulfrapas, pli ĝuste, ne orelfrapas la publikon? Sed vi ankoraŭ malpli bone scipovas fari. Vi preferas ŝpari al vi la malfacilecon paroli fremdlingve, kunvenas kun viaj samlingvanoj kaj parolas kompreneble nacilingve,. Sed jam vera malfeliĉo estas, se vi fuŝas en esperantaj internaciaj kunvenoj ian fremdan lingvon nacian. Diris al mi prave en Budapeŝto konata germana samideano, ke ia jugoslava kongresano, alparolinte lin germane, duoble lin ofendis: kiel germanon, kies lingvon oni kripliĝis, kaj kiel esperantiston, kies ilon oni en tia necesa okazo ekignoris. Jen estas la plej granda maljustaĵo, farita de vi kontraŭ via ideo!

Ankoraŭ freŝaj estas en nia memoro la eĥoj de la Oksforda Kongreso. Iu londona ĵurnalisto, kompreneble kontraŭulo de nia afero, kritikis esperantan kongreson, kie li plej parte aŭdis la anglan lingvon. Ni devas konfesi, ke tiu-ĉi kongreso havis escepte proporcie grandegan plimulton de angleparolantoj. Sed enfine ĉiu kongresano devas ja konscii sian devon rilate la propagandan flankon de internacia esperantista kunveno. La voĉo de la londona ĵurnalisto estu averto por la kongresanoj. Oni vin tie rigardas kaj aŭskultas. Evitu do la uzadon de naciaj lingvoj.

Malbone estas, ke la ekzemplo ofte ankaŭ venas de ''supro''. Tro ofte ni povas aŭdi paroladojn de famuloj, kiuj ofendas la fundamentajn principojn de nia lingvo. Tio ja povas pruvi, ke Esperanto estas malfacila lingvo, se eĉ universitataj profesoroj ne povis ĝin tiel ekposedi, por povi en ĝi libere prelegi.

La partoprenintoj de la Danziga Kongreso eble memoras la akran diskuton inter d-ro Privat kaj adv.Litauer. Tiu lasta riproĉis, ke oni permesas prelegi en la Somera Universitato al personoj, kiuj ne sufiĉe posedas Esperanton, tiamaniere donante malbonan ekzemplon al aliaj (aplaŭdo). La respondo estis tre trafa: '' Estas por ni honoro, se universitataj famuloj konsentas prelegi en Esperanto. En tiaj okazoj oni devas malatenti la lingvan neperfektecon'' (la samaj aplaŭdantoj plus kelkaj novaj!). Malgraŭ tiu-ĉi prava klarigo, ĉe multaj restis la malagrabla sento, ke oni vestis interesan temon en lingvaj ĉifonoj.

Ĉu vi ne samopinias, sinjoro d-ro Privat, ke estus jam tempo por ambaŭflanka honoro?

Ne maloftaj estas ankaŭ literaturistoj, kiuj kunagas kun la supre nomitaj lingvofuŝantoj. Kaj ĉar iliaj povoj estas pli grandaj, la malutilaj sekvoj estas multe pli senteblaj. Ĉu ne okazis al vi, ke kun malŝato aŭ eĉ naŭzo vi legis ian libron, aŭ ĝin entute interrompis pro la malpeza 'malesperanta' (en ambaŭ sencoj) lingvo. Mi ne volus ĉi-tie tuŝi la enhavon mem de la ĝis nun tradukitaj literaturaĵoj. Tiu temo postulas apartan vastan priparolon. Ĉiuokaze indas ĉi-tie substreki, ke nia tiomfoje kun fiero 'disportita' literatura nombro staras en nenia proporcio kun la literatura kvalito. Ĉu povas esti alie, se la tendenco de la tradukistoj estas alproprigi en nian literaturon verkojn, gravajn laŭ ekspozicia aŭ propra propaganda vidpunkto. Ni jam havas tro multe da klasikaj 'monumentoj', diversaj perloj kaj trezoroj. La originaloj jam delonge dormas en ĉimo kaj polvo kaj delonge jam ĝuas netuŝeblecon de sanktaĵoj. La esperantistaro ne konsistas ja plene el kleruloj kaj literaturaj bongustuloj! Donu al ni ion modernan, ion nia tempan, el la ĉiutaga vivo ''kun sango kaj ostoj''. Ligu nin kun la tutmonda pulsanta skribarto, direktu al ni la fluojn, kiuj kanelas la nuntempan literaturan vivon. Prezentu la majstrojn, kiuj kuraĝe elskulptas la alvenantan estadon. Pli da aero en niajn ŝimantajn bibliotekojn. Vi asertas, ke ni estas vivanta popolo, kaj vi donas al ni mortintan nutraĵon.

Ekposedita de sento, feliĉigi la tuthomaron per nova ĝis nun neaperinta ''ĉefverko'', tia-ĉi inspirita de dia graco verkisto, plenumas sian mision, bedaŭrinde tro ofte super siaj kapabloj.

Pardonu al mi, kara leganto,la devojiĝon, kaj nun ni revenu al la interesanta min lingva flanko de tiu-ĉi problemo. Kiel gardi nin de diversaj ŝmiraĵoj, kiuj minacas niajn librarojn. Vi diros, ke la vivo mem tiun demandon reguligas. Vi estas prava, sed ne plene. Ekzemple, niaj gazetrecenzoj entute ne estas orientigaj. Ĉiam afablaj, tre singardaj en kritikado, tro moderaj en riproĉado, ofte skribataj kun intenco ne malutili materiale al libro, kiu jam estas eldonita. Pro tro senkonsdera kritiko la aŭtoro povos ofendiĝi. Eble li ankaŭ estas longjara abonanto de la gazeto kaj oni eĉ devas kelkfoje presigi liajn stultajn versaĵetojn. Do la esperanta recenzado ne staras ankoraŭ sur la dezirinda nivelo. Malpermesi al iu ajn skribi aŭ traduki en Esperanto estas laŭ Bulonja Deklaracio neeble. Sed ni povus en tute simpla maniero defendi nin kontraŭ la fuŝantoj. Mi proponas starigi 'Kolekton Aprobitan de Lingva Komitato. La laboron farus du-tri spertaj esperantistoj, salajrataj de la eldonistoj pere de ĉiufojaj depagoj. La Komisiono kontrolus la manuskriptojn laŭ la lingvo kaj farus en ĝi korektojn. En certaj okazoj ĝi resendus la eldonontoaĵojn kiel nepresindaj. La kolekto aprobita de Lingva Komitato, simile al tiu de d-ro Zamenhof, rapide akirus famon tra Esperantujo, kaj neniu eldonisto kuraĝus ion presi sen tiu aprobo, minacate de venda fiasko. La Kolekto fariĝus malvarma duŝo por tiuj ''verkistoj'', kiujn la ŝajna facileco de Esperanto forgesigis, ke por verki ''eĉ'' en Esperanto, necesas posedi sperton aŭ almenaŭ 'talenton.' Memkompreneble, nia ''Kolekto'' povas neniel esti ligita kun ia eldona firmao. Ni memoru pri la akraj disputoj pro la Haĉett'a monopolo!
Ĉu tiu-ĉi dume nur libere skizita propono estas pripensinda?

Eble ni ne tre bone faras, reklamante la facilecon de nia lingvo. Okazas ofte, ke montrante al iu Esperantan tekston, vi aŭdas: '' Ĝi ja estas fable facila! Sciante iom da latina, iom da franca'' ktp... Li forgesas, ke Esperanto estas ne nur vort-aro facile komprenebla, simpla gramatiko kaj ortografio, sed genia tutaĵo kun internacia spirito, ku reguloj, leĝoj, principoj kaj nun eĉ kun kutimoj. Ne sufiĉas do koni la apartajn simplajn partojn. Plej grave estas scii ilin ligi. Kaj tio postulas laboradon kaj studadon. Kvazaŭ vi havus brikojn, cementon, kalkon ktp., sed ''nur'' mankus a vi la scio starigi muron. Estus malbone pri Esperanto, se ĝi estus tiel facila, de sen lernado, nur kun scio de ''iom da latino'' ĝi estus akirebla. Ni havus tiam malvivan senspiritan tro logikan sistemon, ian pazigrafion, aŭ kodon, kaj ne lingvon, kapablan esprimi ĉiujn nuancojn de la homa intelekto. Tion, kio formiĝadis en aliaj naturaj lingvoj dum jarcentoj kaj jarmiloj, Esperanto ekposedis genie dum tiel mallonga tempo, nur dank' al ĝia unueca spirito, kiu ŝvebas el ĝiaj bonaj literaturaj verkoj kaj per kiu saturitaj estas niaj internaciaj kunvenoj.

Ĉu ni ne malseriozigas Esperanton en la okuloj de l' vasta publiko, se ni certigas, ke sufiĉas trimonata kurso por ĝin ellerni? Ni ja bone scias, ke nur unuopaj esceptuloj, inteligentaj kaj laboremaj, finas la kurson kun vere kontentigaj scioj. La pli granda parto foriras kiel ''balbutantoj'', kiuj preskaŭ neniam progresas ĝis grado de vera esperantisto.

Bedaŭrinde dum ni ankoraŭ vivas en la propaganda periodo, ni ne povas forlasi tiun iom blufan reklamon. En la enkonduka leciono mi kutimas atentigi, ke Esperanto malgraŭ sia facileco postulas seriozan laj diligentan lernadon. Tiu, kiu venis lerni, intencante nenian laboron oferi, prefere jam foriru, ĉar li ''disreviĝos'' pri la facileco de Esperanto. La rezultoj de tiu averto ŝajnas al mi kontentigaj.

Ni estimu nian lingvon, ni amu ĝin kaj studu. Ja meritas tion lingvo universala kaj ligitaj kun ĝi universalaj tuthomaraj ideoj.>>

M.Dembinski




Fine, troigo estas speco da mensogo. Ni ne mensogu! Plue ''malbonaj varinformoj'' malhelpas la estontan ''vendadon'' de nia lingvo genia.


No comments: