8/05/2013

Ĉu 'fubanto'?


Hodiaŭ mi lernis novan vorton anglan: Phubbing.


Kio estas phubbing?

Nu:

Phone estas telefono.

Snub estas ofendo aŭ humiligo.

Per la du unuaj literoj de phone, la lastaj du literoj de snub kaj la aldono de ing oni konstruis la novan vorton 'Phubbing'. 
                                             
Tamen pri tio temas phubbing?
                                                               
Oni taksas, ke 6 bilionoj el la 7 bilionaj homoj en la mondo uzas poŝtelefonojn, sed cetere nur 4.5 bilionoj da homoj havas necesejojn. Kvankam la komparo estas ŝoke pripensenda el la sanvidpunkto, phubbing temas ne  pri la manko da necesejoj, sed pri la troiga kaj ofte malĝentila maniero uzi poŝtelefonojn.



Oni rendevuas kune kun familianoj aŭ geamikoj. Ĉu oni interbabilas? Eble aŭ eble ne dependas de kiom da mesaĝoj oni ricevas aŭ sendas. Kiam unu el la ĉeestantoj volas informi al la aliaj pri io, ĉu ili atente aŭskultas aŭ ĉu la ĵus recivitaj mesaĝoj estas pli gravaj? Se oni elektas legi la mesaĝojn ktp oni fakte insultas la ĉeestantojn. Tia okazaĵo estas 'phubbing'.


Hodiaŭ mi lernis la vorton, ĉar la temo furiozas. Krom BBC estas pluraj retmencioj kaj tiu kampanja hejmpaĝo. Ankaŭ afiŝoj estas haveblaj; ekzemple tiu ĉi.


La uzado de novaj teknikaĵoj postulas al ni novan etiketon. La temo emociigas min, ĉar de tempo al tempo mi estas suferanto, kaj mi hontas diri, ke de tempo al tempo mi estas kulpanto.


Povus esti ke la agaceto estas universala, sed la vorto estas mojosa kaj angla. 

                                                               Dank' al stopphubbing.com

                      Ĉu ni Esperante parolus pri fubanto, kiu per fubado neglektus siajn amatajn familianojn ktp? Aŭ, ĉu iu el ni kapablas elpensi egale mojosan kaj trafan esprimon Esperantan?








3 comments:

lovermann said...

Mi kredas ke tio estas normala evoluo de socio. Ne bezonas skribi, ke tio fenomeno estas bona aŭ malbona, aŭ eĉ ne devas batali kontraŭ ĝi. Mi kredas, ke ni simple devas lerni vivi kun ĝi :)

Unknown said...

Dankon lovermann pro la komento.

Nu, mi ne scias, ĉu normalas aŭ malnormalas, sed mi opinias, ke tia manko de atentemo i.a. povus minaci familiajn rilatojn

Bruselo said...

Translingvigi la neologismon phubbing pli bone ol rekta imitado. Eble la afrikansa (tre inventema tiurilate) havas vorton 'inteligentan' por tiu fenomeno. Ni esploru eventuale.