Robert Storm
Petersen (1882 – 1949), kromnome Storm P estis dana pentristo,
verkisto, aktoro, kaj inventisto, kies spektindaj bildoj satiraj
troviĝas i.a. en Storm P Muzejo en la ĉefurba kvartalo
Frederiksberg.
Jen la muzeo, kiu iam estis policejo.
(Foto de Vikipedio)
Jena video estas danlingva, Eĉ se vi ne dane scipovas, mi esperas, ke vi ĝuu rigardi la bildojn de Storm P.
.
Tamen egale konindaj estas la spritaj kaj ofte saĝaj
aforismoj de Storm P. Danoj, eĉ se ili eble ne scias aŭ forgesas
pri Storm P, ofte spicas konversaciojn uzante ilin.
Jen ekzemplo de nekredebla situacio!
Iun tagon amiko/amikino
venas vespermanĝi ĉe vi. Vi regalas lin/ŝin per bongustaj pladoj kaj
trinkaĵoj. Post la manĝo, li/ŝi subite insultas vin per maljusta kaj
akra kritiko pri la kuirado kaj pri la vino (cetere, multekosta).
Konsternite vi mutiĝis kiel ŝtono, kaj du minutojn poste li/ŝi eliris
de la apartamento.
Kion vi do faras?
Kompreneble vi telefonas amikon/amikinon. Al li/ŝi vi plendas kaj plendas pri
la impertinenta gasto, kaj vi bedaŭras, ke vi ne riproĉis lin/ŝin.
Finfine citante Storm P vi diras:
'' Oni efektive nur
elpensas la akrajn komentojn post kiam oni jam perdis la dentojn.''
''Dentojn, ĉu? Ĉu
vi perdas la dentojn?'' Ekkrias la amiko/amikino.
Ĝuste tiam vi
ekkonscias, ke via amiko/amikino ne estas aŭskultema, tial vi kolere
elbuŝas alian aforismon de Storm P:
''Nekredeble estas,
kiel oni povas tiel facile elteni la zorgojn de aliaj! Ĉu ne?''
Post kiam vi
malŝaltas la telefonon, kaj konstatas, ke: ''La vivo
estas tia, kia ĉemizo infana, mallonga kaj malpura''.
Nu, Esperantistoj havas la proverbojn de Zamenhof, kaj danoj havas la aforismojn de Storm P.
No comments:
Post a Comment