1/04/2013

Pri Esperantaĵoj aĉetindaj.


Amikoj el Pollando dorlotas min, kaj kompreneble mi ege ĝuas kaj alte taksas ilian malavaremon.

 Novjare ili donis al mi du kajerojn, kies kovriloj estas ornamitaj per la sekvantaj poŝtkartaj bildoj.


 Poŝtkarto de C.A.Sheehan eldonita de la firmao Raphael Tuck en Londono, Britio komence de la 20-a jarcento.



'Esperanto disvastiĝas tra la mondo' estas titolo de la malsuba poŝtkarto eldonita de la firmao Ader & Borel en Dresdeno komence de la 20-a jarcento.


Notinde estas, ke ili aĉetis ilin en librovendejo en la juda kvartalo, Kazimierz en Krakovo. 

Laŭ miaj propraj spertoj malmultaj firmaoj ekster de 'Esperantujo' vendas esperantaĵojn, tial tiaj apogemaj firmaoj meritas honoran mencion kaj apogon. Do se vi estos en Krakovo pripensu viziti la librovendejon, aŭ eble vi povos rete butikumi ĉe ili.

P.S.
Jen pli da informoj pri librovendejoj en Krakovo kaj ankaŭ en Budapeŝto:
 
Austeria Bookstores: Kraków, ul. Józefa 38 », Budapeszt, Nagy Diofa 30-32»
Kraków, ul. Szeroka 6, tel. 012 411 12 45, austeria@austeria.pl

Enhanced by Zemanta

2 comments:

Bill Chapman said...

Saluton, Betty!

Jen vere belaj kartoj!

Mi ne malofte trovis esperantaĵojn aĉetindajn en vendejoj de malnovaj libroj kaj simile en vendejoj de brokantaĵoj, sed foje la vendistoj ne konscias ke temas pri Esperanto. Iam en apuda urbo mi aĉetis libron en Esperanto, dum la vendistino supozis ke temas pri la hispana lingvo.

Unknown said...

Saluton Bill,

Jes, la desegnaĵoj estas belaj. Ofte oni volas aĉeti taŭgan donacaĵon por esperantista geamiko, kaj tiaj kajeroj vere taŭgus. Mi esperas, ke multaj esperantistoj aĉetu ilin. Se tiu okazus, la vendisto eble decidus vendi eĉ pli da diversaj esperantaĵoj, ĉu ne?
Feliĉan novjaron!