Hieraŭ
kulminis la plej gaja monato de jaro per viglaj festoj kaj
ekstravagancaj piroteknikaĵadoj privataj.
Eĉ se ni ankaŭ
maltrankviliĝas pro la ekonomia krizo, danoj decembre aĉetis
piroteknikaĵojn kontraŭ 32,000,000 kronoj.
Hieraŭ
oni ĝuis la spektaklojn. Post kiam ĉu iuj ekvidis la
piroteknikaĵajn rubaĵojn? Nu, meznokte malhelis, pluvetis kaj hejme
estis novjaraj kukoj, biero, vino, ĉampano ktp. Nu, ne.
La
1-an de januaro 2013 je la 12-a sunis kaj belis.
La rubaĵoj plene
videblis.
Kie estis la festintoj? Ĉu ili ne volus netigi la komunan
ĝardenon?
Nu,
ne! La 1-an de januaro oni dormas, suferas postebriojn kaj gravas
la ordigo de sia propra loĝejo. Plue oni malstreĉu, ĉar morgaŭ
oni denove laboros kaj enspezos monon. Ĉiuj konas la diraĵon:
'Julen
varer længe, koster mange penge'/Kristnasko daŭradas, kaj multe
kostadas.
Do,
morgaŭ, eble postmorgaŭ aŭ eĉ venontsemajne ankoraŭ kuŝos la
rubaĵoj ĉie en nia bela ĝardeno, kiu kutime jene aspektas.
Tamen iam la domgardistoj fine
havos la tempon ordigi ĝin.
Kvankam
la domgardistoj enspezas monon, ĉu ne maldecas postuli al ili tiajn
kromlabortaskojn?
Sen esti tro predikema, ŝajnas al mi, ke temas pri
la malbona civitaneco de tiuj malpurigantoj.
Malgraŭ la grumblado, feliĉan novjaron!
No comments:
Post a Comment