1/15/2013

MALLONGA HISTORIO PRI LA JUDA KOMUNUMO EN DANIO


MALLONGA HISTORIO PRI LA JUDA KOMUNUMO EN DANIO

Danio estis la unua el la tri skandinavaj landoj, kiu permesis al judoj enmigradon. La unua rekta  renkonto kun ili okazis dum la reĝado de Kristiano 1V (1588 -1648). Tiu okazis, kiam la reĝo invitis Sefardojn el Hamburgo kaj Altona al la novplanita  (1617) urbo Gluckstadt en Germanio. La reĝo nomis sefardan judan  komerciston Albert Dionis kiel monfarejestro en 1619. Dionis, kiu jam estis loĝanto en Hamburgo, fariĝis la unua judo, kiu ricevis danan leteron de protekto.

Pro la bona kunlaboro kun Dionis la reĝo decidis inviti aliajn judojn el Amsterdamo kaj Hamburgo al Gluckstadt, por ke ili plibonigu la komercon. Ekzistis tiam granda komerca  konkurenco inter Hamburgo kaj Danio. Kiel kuraĝigon al la prosperaj judaj komercistoj,  la reĝo proponis kaj la liberecon de religio kaj la komercadajn privilegiojn en Gluckstadt. Iom post iom la hebrea loĝantaro ricevis pli da privilegioj kaj finfine ili rajtis libere komerci en Danio mem. Ili ankaŭ vendis luksaĵojn al la kortego kaj aranĝis grandajn pruntojn por la reĝoj.

Ĝis 1667 ne estis tiel facila afero por la aŝkenazaj hebreoj, kiuj volis komerci en Danio, ĉar ili ne havis rajtojn kiel la Sefardoj. Tamen en 1667 la judoj el Altono ankaŭ rajtis vojaĝi kaj komerci en Danio inkluzive Norvegio kaj Schleswig-Holstein. La unuaj judoj en Danio mem aŭ fabrikis tabakaĵojn aŭ  estis vendejistoj. Unu el la plej grandaj urboj en Danio estis Fredericia en Jutlando. En 1682 la reĝo  permesis la religiajn rajtojn al ĉiuj loĝantoj, kaj pro tio alvenis pli da judoj, kaj riĉuloj kaj malriĉuloj  al tiu urbo.

En tiu epoko loĝas proksimume 19 aŝkenazaj judoj en Kopenhago. Pluraj el ili estis kortegaj juvelistoj. En 1684 unu el ili, Meyer Goldschmidt estis permesita celebri diservojn,  sed sen prediko,  por la tuta juda komunumo ĉe li, kaj dum la sekvontaj 50 jaroj la diservoj  okazis en lia loĝejo. En 1694 oni aĉetis parcelon por la bezono de tombejo.

 Jen la tombejo, kiu situas en Møllegade en la kvartalo de Nørrebro.



En 1695 ankaŭ la sefardaj hebreoj rajtiĝis havi la diservojn. Tamen estis la aŝkenazoj kiuj superregis la judan komunumon en Danio.

Inter 1684 kaj 1814 ekzistis du gravaj judaj komunumoj en la lando: Fredericia kaj Kopenhago. La unua sinagogo estis konstruita  en Fredericia en 1719. La Kopenhaganoj devis atendi ĝis 1766, kiam ilia unua sinagogo estis konsekrita. Bedaŭrinde dum la granda Kopenhaga fajro en 1795 ĝi tute malaperis pro la incendio.

Dum la 18-a jarcento la danaj aŭtoritatuloj bonvenigis al la lando riĉajn judojn kaj malbonvenigis malriĉulojn. Post 1726 oni nur rajtis enloĝiĝi en Kopenhago, se oni havis monon, komercon aŭ domon. Malmultaj judoj estis tiel riĉaj. Tamen la komunumo akiris la permesojn al la eksterlandaj hebreoj, kiuj volis enedzigi establitajn familiojn. En 1784 estis 1,200 judaj loĝantoj en Kopenhago. Ili permesiĝis partopreni nur la metiojn, en kiuj la gildoj ne havis monopolojn. Pro tio la ĉefaj profesioj estis  mona pruntedono,  hipoteka komerco,  brokanta- vestaĵa komerco kaj trinkaĵaj vendejoj –  ĝis 1814 oni oficiale priskribis tiujn kiel ‘ judajn komercojn’. Ofte okazis konfliktoj inter la gildaj rajtoj kaj la komercistaj rajtoj. Tamen la registaro ofte subtenis la hebreojn  kaj pro siaj propraj konfliktoj kun la gildoj kaj  pro la intereso pri  komerca evoluo. Dum la 18-a jarcento la registraro donacis al la hebreoj multajn privilegiojn: mondonojn, prunteprenojn por la konstruado de fabrikoj, impostan faciligon kaj monopolojn. Dum la duona parto de tiu epoko okazis la ekspansio de la dana mara kaj kolonia komerco, kaj pro tio la judaj komercistoj prosperis.

Eĉ se la registaro havis positivan opinion pri la judoj, la gildoj kaj la preĝejo estis pli malamikaj. La gildoj timis pri la juda komerca povo kaj la klerikaro estis  konvinkita, ke la judoj obstine neis la ‘ĝustan vojon’. Je la komenco de la 18-a jarcento pluraj fantaziemuloj proponis kontraŭsemitajn projektojn ekz. Getojn, judajn insignojn kaj judan imposton. Epoke okazis ankaŭ popolaĉaj perfortoj. Tamen la registaro subtenis la judojn neante la enkondukon de diskriminaciaj leĝoj kaj la polico ne toleris la perfortojn dirante, ke ĉiuj rajtas la protekton de la leĝo. Kvankam la registaro kaj la polico estis amikemaj, la klerikaro oponadis la judojn. Ek de 1530 la sola akceptita religio en Danio estis la luterana kredo kaj la ŝtata luterana preĝejo. En 1728 la Kopenhaga klerikaro vane provis perforti la judojn partoprenon en preĝeja diservo.  Ek de 1747 ĝis 1864 la judoj devis publike ĵuri la fidecon al la lando en la sinagogo antaŭ la urba juĝisto kaj la rabeno. Ĝis 1788 nur luteranoj rajtis aliĝi al la medicina fakultato, pro tio la judoj disputis kun la universitato por ŝanĝi tion.

La informada movado en Eŭropo dum la lastaj dekjaroj de la 18-a jarcento influis ankaŭ la danan judan komunumon. Pro la novaj haskalaj (klerismaj) ideoj okazis streĉiĝoj inter la socialaj grupoj en la juda komunumo. La malriĉuloj oponis la novajn ideojn. La komercistaj klasoj bonvenigis ilin, kaj en 1796 reformuloj el dana estraro proponas la reformojn:

1. Judoj estonte konformiĝus je la dana leĝo, escepte de la  ŝtata preĝeja leĝo.

2. Protokoloj kaj aliaj skribaĵoj estus skribotaj en la dana.

3. La estraro pligrandiĝus kaj la tuta komunumo elektus ties anojn.

Tiuj proponoj ne plaĉas al la juda komunumo, kaj pro tio la estraro nenion efektivigis. Tamen iom post iom la judoj jam ricevis pli da rajtoj:

En 1788 ili rajtis aliĝi al la gildoj kaj en 1799 al la altlernejoj. Samjare ili rajtis aĉeti terpecojn. En 1805 kaj 1810 la riĉuloj en la komunumo inaŭguris por la malriĉuloj la Karolinan Lernejon. Karoline estis la filino de la reĝo Frederik VI.  La Karolina lernejo ankoraŭ ekzistas kiel la sola juda lernejo en Danio.

En 1804 reĝa dekreto donis egalajn rajtojn al judoj. Tiu epoke kristanoj timis la eventualan potencon de la juda komunumo. Pro tio, de tempo al tempo okazis kontraŭsemitaj eventoj ekz. en 1813, kiam iu verkis danan tradukon de germana kontraŭsemita libro. Sed multaj gravaj personoj defendis la judojn. Denove en 1819 okazis la ‘hep-hep tumultoj’ en Germanio, kiuj ankaŭ etendiĝis al Kopenhago. La estraro denove supresis tiujn tumultojn.

Mem en la komunumo ekzistis konfliktoj inter la ortodoksuloj kaj la haskaluloj. Sed ekde 1829 Rabeno Abraham Alexander Wolff fariĝis ĉef-rabeno en Kopenhago, kaj dum ses dek jaroj li unuigis la komunumon, ekz. per konstruado de nova sinagogo en 1833, kiu ankoraŭ restas la plej uzata renkontejo de danaj judoj. Li havis grandan talenton por solvi la konfliktojn inter la liberpensuloj kaj la ortodoksuloj. Li ankaŭ sukcesis fari bonajn rilatojn kun la nejudoj. Tamen dum la 19-a jarcento pro la egalaj rajtoj kaj la interedziĝoj multaj hebreoj asimiliĝis. Multaj nereligiaj judoj aktive kaj valore partoprenis en la nejuda komunumo ekz: la verkisto Georg Brandes, la artkolektisto Heinrich Hirschsprung, la komponisto Leopold Rosenfeldt , diversaj sciencistoj kaj politikistoj. Je la fino de la jarcento la komunumo nombris ĉirkaŭ 3,500 membrojn kompare ol la 4,000 membrojn en 1834.

Pro la pogromoj en Rusio je la komenco de la 20-a jarcento (ekz: Kishinev pogrom en 1903) enmigradis pluraj miloj da judoj. Komence la malnovaj membroj timis pri la konsekvencoj de la enmigrado. La riĉaj, okcidentaj kaj laikaj malnovuloj estis malsimilaj ol la novuloj, kiuj jide parolis kaj ofte pli tradicie praktikis la religion. Tamen iom post iom ili fortigis la komunumon per la renovigo de la juda kulturo. Alia rezulto estis la kresko de la komunumo, kiu nombris 6,000 en 1921.

Dum la tridekaj jaroj kaj dum la milito judaj rifuĝintoj el Germanio enmigradis Danion. Sed pro la senlaboreco estis tre malfacile havigi enirajn  permesojn, kaj pro tio sufiĉe multaj personoj ne sukcesis eniri Danion.

Ekde la 9-an de aprilo 1940  ĝis oktobro 1943 la 8,000 (ĉirkaŭ) judoj en Danio trankvile vivis. Ĝis tiam la danoj evitis la konfliktojn kun la germanoj pro la dana-germana akordo de 1940. Tamen iom post iom la dana rezisto-movado evoluis, kaj pro tio en septembro 1943 la germanoj deklaris la militleĝon. Tial la akordo ne plu ekzistis. Werner Best, kiu estis la  reprezentanto de la germana estraro en Danio,  jam planis la areston de la danaj judoj. Tamen alia germana diplomato en Danio F.G.Dukwitz, kiu havis bonajn rilatojn kun la danaj politikistoj, sekrete informis la membrojn de la rezisto-movado pri la planota amasaresto de la judoj. La rezistanoj per kunlaboro kun la fiŝistoj tuj aranĝis la savon de la 7,200 komunumanoj per transmare fiŝboata veturo al Svedio. 500 judoj estis kaptitaj kaj senditaj al Theresienstadt. Dum la milito nur 120 danaj hebreoj pereis pro la Holokaŭsto. En 1945 oni revenis hejmen kaj rekomencis la trankvilan vivmanieron. La nejudaj najbaroj ofte zorgis pri iliaj aferoj dum la restado en Svedio.



Danaj judoj estas tre dankemaj pro la ricevita bonkora kaj kuraĝa helpo dum la milito, pro tio la rilatoj inter judoj kaj ne judoj estas bonaj. Post la milito okazis enmigradoj de judoj el Hungario en 1956, el Ĉeĥoslovakio en 1968, el Pollando en 1969-72 (2000 personoj) kaj ankaŭ israelanoj ktp.  Nuntempe la loĝantaro  ankoraŭ  numbras 6-7000  kaj nur 1% loĝas ekster Kopenhago. En tiu urbego estas:

La granda sinagogo en Krystalgade de 1833 (2,400 membroj).kies  rabeno nomiĝas Bent Lexner.

 Jen foto de la granda sinagogo 1899. (Vikopedio)

La ortodoksa sinagogo, kiu havas ritan banejon (mikva).

La progresiva sinagogo shir hatzafon (norda kanto).

La chabad movado estas aktiva en Danio.

La juda lernejo –Caroline skole.

La naŭjaraĝa dana juda muzeo, kies arkitekto estis Daniel Libeskind, kiu ankaŭ desegnis la judan muzeon en Berlino.

Ĉe la Reĝa Biblioteko ankaŭ nomata la Nigra Diamanto estas granda libraro de hebreaj temoj, kiu entenas 40,000 librojn en hebrea, jida, ladina, aliaj lingvoj kaj dana.

Ekzistas multaj diversaj kluboj en la komunumo ekz; W.I.Z.O. (Virina internacia cionista organizio),B’nai Brith , pensiula klubo kaj centro, New Outlook (paca movado) ktp.



Pri la aktuala juda situacio en Danio.

Nuntempe la dana judaro nombras proksimume 7000, kaj la plejmulto el ili loĝas en Kopenhago kaj ties najbareco. Estas malfacile priskribi tiun ĉi komunumo pro ties komplikeco.La dana judaro venas el multe da landoj: Anglio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Israelo, Polando Rusio, Usono ktp, ktp. Tial oni havas diversajn historiojn, ideojn kaj spertojn pri la juda identiteco kaj kulturo.

Proksimume 2,400 personoj membras la plej grandan sinagogon en la centro de Kopenhago. Al tiu ĉi sinagago apartenas infanĝardeno, lernejo tri maljunulejoj kaj tombejo. Nuntempe estas dungitaj du rabinoj en la sinagogo. Pro la granda religia diverseco en la komunumo tiu ĉi sinagogo estas meze tradicia. Tamen en Danio ekzistas aliaj grupoj, kaj la treege religiaj kaj la malreligiaj. Ekzemple la Ĥabad movado (fundamentalisma movado) dum proksimume 20 jaroj jam aktiviĝas en Danio. Aliflanke dum la lastaj jaroj la reformema judaro kaj jam aktiviĝas, kaj en 2006 la dana ŝtato oficiale agnoskis ties sinagogon.Ĝis nun ili ne havas propran rabinon, sed de tempo al tempo alvenas fremdaj rabinoj en la sinagogon.


Nuntempe la judaro en Danio (verŝajne tiel kiel en la tuta mondo) integriĝas en sia lando. Laŭ ili estas devende, ke oni estas tiel obeemaj civitanoj, kiel aliaj civitanoj; la religio estas privata afero. Judoj troviĝas en ĉiuj profesioj kaj fakoj.

La malsuba teksto estis por prelego, kiun mi faris en Odeso en la jaro 2006 por membroj de pensiula klubo juda, kiuj scivolemis pri la juda komunumo en Danio. Fakte tiu estis mia unua prelego en Esperanto. Post ties skribado  mia tiama instruisto Boris Kolker afable korektis diversajn gramatikajn erarojn en la teksto. En Odeso la prezidanto de la klubo Blanka Akacio Semjon Vajnblat ruse tradukis grandan parton de la teksto. Sed pro la fakto, ke mi sukcesis endormigi kelkajn el la kompetindaj aŭskultantoj, ni rezignis finprelegi pri la temo.


Enhanced by Zemanta

No comments: