: Bornholm, Danio (Photo credit: Wikipedia) |
Hieraŭ unu el la klubanoj rakontis pri
la dana insulo Bornholm. Certe la historio, geografio kaj vidindaĵoj
estas tre interesaj. Sed tiu, kiu instigis al mi trovi pli da
informoj estis ties mitologio. La sekvanta legendo, kiun mi trovis hodiaŭ, temas pri antikvaj vojmontriloj ŝtonaraj, Varperne, kiuj troviĝas en la insulo.
Iun printempan tagon antaŭ multaj
jarcentoj okazis geedizaĝa festo en la biendomo de Siegård. Oni
vigle festis kaj multe drinkis, tial la gastiganto verŝajne forgesis,
ke oni ĉiam ĝentile kondukas, tiam kiam ne invititaj gastoj alvenas.
Nu, subite alvenis la vilaĝa almozulino, kiu ankaŭ estis aŭguristino. Se la gastiganto estus malpli ebria, certe li prudente donus
al ŝi iom da manĝaĵo kaj trinkaĵo, kaj post kiam ŝi certe benus
la geedziĝan paron antaŭ ol ŝi dankeme revenus al sia domaĉo. Tamen
bedaŭrinde li nur humiligis kaj disĵetis ŝin. Pro tio koleriĝante ŝi tiam
menacis kaj malbenis lin per terura antaŭdiro:
''Via edzino naskos tri filojn kaj tri
filinojn, sed iun tagon la filoj murdos siajn fratinojn''!
La edzino ja naskis tri filojn kaj tri
filinojn, kaj por ke la dua parto de la antaŭdiro ne estu
plenumita, la gepatroj adoptigis la filojn al parencoj de la edzino
loĝante ie en la regiono, kiun ni nun nomas Germanio.
Pasis la jaroj kaj la gepatroj preskaŭ
forgesis la teruran antaŭdiron. La tri filinoj bele plenkreskis Regis
agrable feliĉa etoso en la familio, kiu cetere estis bonhava.
Tamen iun tagon ekankris fremda boato
ĉe la marbordo. Malgranda armilportantaro elŝipiĝis, kaj tiam
piede sekvis la vojon al la vilaĝo Østermarie, kie ili esperis
trovi valoraĵojn.
Ĝuste en la sama tago la tri filinoj
kune kun koĉero veturis per kaleŝo al Østermarie. Ekvidinte la
kaleŝon la rabistoj atakis ĝin. Kuraĝe la koĉero kontraŭbatalis
ilin, sed dum la tumulto la rabistoj ne nur ŝtelis valoraĵojn, ili
ankaŭ mortigis la knabinojn kaj la koĉeron.
Poste en la sama tago tri fremdaj
foirvendistoj alvenis la biendomon de Siegård. En siaj kunvolvaĵoj
ili havis juvelojn, kiujn ili rabis de la kadavroj knabinaj. Kiam la
patrino ekvidis ilin ŝi tuj komprenis, ke jam okazis terura krimo.
La bienlaboristoj kaptis la rabistojn, kaj la saman vesperon oni
pendigis ilin. Post kiam oni trovis ke ĉiu el la rabistoj posedis
kolĉenon kun samspeca bildsigno; la bildsigno de Siegård.
Do la malbona aŭguro de la almozulino
estis plenumita.
En la ejo kie la fratinoj kaj la koĉero
mortis, tie troviĝas kvar ŝtonaltaĵoj honormemore de la tri
fratinoj kaj la koĉero.
Sciante la legendon vi povas kompreni la jenan videon.
No comments:
Post a Comment