1/21/2013

Ĉu blogi aŭ ne blogi?




 
Pro la scivelemo kaj la ludemo mi ofte hazarde serĉas diversajn temojn en la reto. Ekzemple, hieraŭ mi serĉis krea-komunaĵojn karikaturajn, kaj mi trovis la jenan.
 

''Ĉu blogi aŭ ne blogi,—tiel staras nun la demando: ĉu blogindas aŭ ne blogindas?''

 Memevidente la teksto estus tradukenda, kaj pro tio mi ankaŭ serĉis la tekston de la zamenhofa tradukaĵo de Hamleto, kiu troveblas ĉe la projekto de Gutenberg.


 Do, ĉiuj kiuj volus legi la tradukaĵon de la teatraĵo Hamleto de Shakespeare povas legi ĝin.

 Kvankam mankas al la tiea teksto supersignoj, oni povas kopii kaj enmeti la tekston en Open-office tekstdosieron, kaj mirakle aperas facile legebla teksto kun supersignoj. 

 Hamleto Akto III, sceno 1:
 
''Ĉu esti aŭ ne esti,—tiel staras
Nun la demando: ĉu pli noble estas
Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn
De la kolera sorto, aŭ sin armi
Kontraŭ la tuta maro da mizeroj
Kaj per la kontraŭstaro ilin fini?
Formorti—dormi, kaj nenio plu!
Kaj scii, ke la dormo tute finis
Doloron de la koro, la mil batojn,
Heredon de la korpo,—tio estas
Tre dezirinda celo. Morti—dormi—
Trankvile dormi! Jes sed ankaŭ sonĝi!
Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj
Viziti povas nian mortan dormon
Post la forĵeto de la teraj zorgoj,—
Jen tio nin haltigas; tio faras,
Ke la mizeroj teraj longe daŭras:
Alie kiu volus elportadi
La mokon kaj la batojn de la tempo,
La premon de l’ potencaj, la ofendojn
De la fieraj, falson de la juĝoj,
Turmentojn de la amo rifuzita,
La malestimon, kiun senindulo
Regalas al merito efektiva,—
Jes, kiu volus tion ĉi elporti,
Se mem, per unu puŝo de ponardo,
Li povus sin de ĉio liberigi?
Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemoj
La ŝarĝon de la vivo volus porti,
Se ne la tim’ de io post la morto,
De tiu nekonata land’, el kiu
Neniu plu revenas. Kaj pro tio
Plivolas ni elporti ĉion teran,
Ol flugi al mizeroj nekonataj.
La konscienco faras nin timuloj;
Al la koloro hela de decido
Aliĝas la paleco de l’ pensado;
Kaj plej kuraĝa, forta entrepreno
Per tiu kaŭzo haltas sendecide,
Kaj ĉio restas penso, sed ne faro...
Sed haltu! Ha, la ĉarma Ofelio...
(Al Ofelio) Ho, nimfo, prenu ĉiujn miajn pekojn
En vian puran preĝon!''



Plezuran legadon, spektadon kaj aŭskultadon!

P.S. Se vi volus legi la tekston de la teatraĵo kun supersigna teksto vizitu la PDF-an Librejon ĉe Fejsbuko. Se vi ne estas fejsbukano, kaj vi volus legi la tekston, kontaktu min, kaj mi volonte sendos ĝin al vi.


Enhanced by Zemanta

No comments: