En Danio Kristnasko komenciĝas la 1-an
de decembro.
Pri kio temas Kristnasko?
Ĉu temas pri la
naskiĝtago de la infano, Jesuo, kaj ties signifo por la homaro?
Se jes, ŝajnas al mi, ke oni
antaŭ multaj jaroj forgesis pri tio.
Jen la sezono de troa manĝado, de troa
drinkado, de troa elspezado, de troa streĉado kaj tro multaj da kristnaskarboj ĉie.
Negocistoj ege feliĉas pro Kristnasko.
Oni propagandas, ke Kristnasko kaj
ties kulmino la 24-a de decembro estas familia festo, kaj ankaŭ pro
tio oni nepre festegas.
Tamen ne ĉiuj havas familiojn. Kion faras
senfamiliano kristnaske? Ĉu estas pli dece kaŝi sin? Certe solulo
sentas sin eĉ pli sola ol kutime dum la festena sezono. Kaj ne ciuj
familioj, eĉ se ili festemus, havas la monrimedojn por festi tiel
kiel la 'aliaj', kiujn oni televide spektas.
Nu, mi certe malŝparas miajn fortojn
grumblante pri Kristnasko. Mi devas eltrovi strategion por eviti ties
negitivajn flankojn:
Ĉu vintrodormado? Nu, mi ne havos la
tempon.
Migrobirdoj ne restas ĉi-tie vintre;
ĉu mi ankaŭ migros al alia lando varma, kie oni ne festenas
Kristnaskon? Mi supozas, ke ne; lastjare mi estis en Tajlando, kaj eĉ
tie oni havis amason da kristnaskarboj ktp.
Jen kristnaskarbo en Bangkoko.
Feliĉe estos alia solvo. La 24-an de
decembro kune kun 1400 aliaj mi partoprenos feston en Kristianio por
senkristnaskuloj.
Ne kredu, ke senkristnaskuloj estas
kompatindaj mizeruloj! Tute ne, oni komune festenos iom malpli
materialisme la naskiĝtagon de Jesuo. Nu, verŝajne multaj el ili simple volus
komune festi, ĉar kutimas festi la 24-an de decembro.
No comments:
Post a Comment