12/20/2012

Antaŭkristnaska Buĉado,

English: Carl Nielsen outside his childhood ho...
 Carl Nielsen apud sia infanaĝa hejmo en Nørre Lyndelse, Fueno Danio en 1927. Fueno dane estas Fyn kaj angle Funen. (Photo credit: Wikipedia)


En Danio oni ŝatas manĝi porkaĵojn. Kvankam oni plej ofte aĉetas ilin en superbazaro, kelkfoje oni aĉetas duonporkon ĉe bienisto. Tamen nuntempe tiu ŝirmas la aĉetanton, kiu certe ne observas ties buĉadon.



Dum la infanaĝo de Carl Nielsen*, oni buĉis porkon unu fojon jare, kaj tio okazis antaŭ Kristnasko. Jen la priskribo de porkbuĉado, kiun li observis, verŝajne en la jaro 1872 kiam li estis proksimume sepjara. Liaj gepatroj ankaŭ volis ŝirmi lin, sed ili ne sukcesis:



''Alifoje okazis io, kio estis pli timiga, ĉar tiam mi estis nur malgranda knabo, eble ses aŭ sepjara, kaj verŝajne je la unua fojo mi vere rimarkis sangon. Iun matenon tre frue vekis min mia frato Albert, kun kiu mi dividis liton: ‘’Rapide ellitiĝu, Kristian Langelænder (14 ) venis. ‘’Ili nun trinkas kafon, sufiĉas la tempo’’. Mia frato parolis rapide kaj mallaŭte. Sed sub la pordo vidiĝis lumstrio de la alia ĉambro, de kie ni povis aŭdi la voĉojn de paĉjo kaj panjo kaj fremdan viran voĉon. Ili parolis ankaŭ mallaŭte, verŝajne por ne veki nin infanojn. La urĝo de mia frato, la mallumo kaj la mallaŭtaj voĉoj min maltrankviligis. ‘’Kio estas?’’ mi demandis. Sammomente li ekbruligis alumeton. ‘’Rapide trovu vian vestaĵon’’, li flustris. Poste ni aŭdis ilin iri de la alia ĉambro ekster la domon. La vestoj de Albert estis en la ĉambro, ĵus forlasitaj de la aliaj, kaj do mi ne povis paroli kun li kaj plue demandi. Mi fortiris la kurtenon de la fenestro, kaj fariĝis iom hele; estis ĝuste tagiĝo. Mi estis tute konfuza, kiam mi surtiris la ŝtrumpojn, kaj mi tremis tiel, ke mi malĝuste metis la piedojn en la pantalonon. Albert estis jam preta, kaj mi sentis de la malvarma aero, ke li eliris kaj lasis la pordon malfermita post si. Sammomente mi aŭdis teruran krion. Unue mi kredis, ke ili faris malbonon al mia patrino, sed en la venonta sekundo mi komprenis, ke estas la porko, kiu blekegis. Kiam mi venis eksteren, mi vidis miajn gepatrojn, Kristian Langelænder kaj Granda-Hans Jensen tiri la porkon el la porkejo. Ili estis metintaj pecon da ŝnurego ĉirkaŭ ĝian nazon kaj unu el la malantaŭaj piedoj, kaj ĉiuj kvar tiris kaj puŝis por movi ĝin al tablo, farita el du bierbareloj kaj pordo, metita sur la bareloj. Mi aŭdis Hans Jensen diri: ‘’Ne gravas, ni poste tion lavos, kiam ĝi kuŝos supre’’. Kiam ili estis proksime al la tablo, Kristian Langelænder diris: ‘’Unu, du, tri ho ruk!’’ Ĝi nun kuŝis sur la tablo. La malantaŭaj piedoj estis tiel streĉe ŝnuritaj, ke ĝi ne povis barakti, sed ĝi daŭre rulmovis sin kaj blekis tiel terure, ke mi kuris al mia patro kaj diris al li:’’Lasu tion, paĉjo, paĉjo, lasu!’’ Li rigardis al mi duone ridetante, sed fikse kaj diris: ‘’ Prefere eniru, mia knabo’’. Tamen mi ne eniris, kaj Albert kaj mi vidis ĉion. La ‘langelandano’ nun prenis du tranĉilojn el la leda rulo. Unu estis longa kaj tre pinta, ĝin li metis inter la dentojn, kaj per la alia li forrazis la harojn en certa loko sur la kolo de la porko, kiun oni nun puŝmetis tiel, ke la kapo pendis ekster la pordo, sur kiu ĝi kuŝis. Panjo tenis ladan sitelon ambaŭmane al la kolo de la porko; la ‘langelandano’ iris al la kontraŭa flanko, metis tre kunigitajn fingrojn sur la lokon, kiun li razis, prenis la longan tranĉilon de la dentoj, lerte, rapide kaj forte puŝis ĝin en la beston kaj tuj ĝin eltiris. la sango unue trafis la manojn de panjo, sed ŝi tuj kaptis la dikan ŝprucon per la sitelo. Estis al mi, kvazaŭ panjo fariĝis por mi alia homo; min kaptis stranga sento, kaj mi iris en la ĝardenon. Iom post iom la blekoj estis pli maloftaj kaj pli malfortaj, kaj mi komprenis, ke kiam estos tute elfluinta la sango, la besto ne plu vivos. Reironte en la domon mi vidis, ke jam leviĝis la suno. Ĝi estis ruĝa kiel sango, kaj antaŭ miaj okuloj tremetis ĉio ruĝa, kion mi vidis.

Vespere ni manĝis porkan ripaĵon kaj sangokolbasojn. Al mi ŝajnis, ke panjo denove estas la sama kiel antaŭe, kaj paĉjo estis vere agrabla. La sceno de la mateno estis tute forgesita. Tiel efemera estas la infana animo, kiel ondetoj, kie unu superverŝas la alian. Sed tio, kio jam influis la animon, revenos, kaj eble la impresoj fariĝas pli fortaj, se ili estis sur la fundo de forgeso.

(14) Langelænder estas homo el la insulo Langeland. ''

*

  • Novembre mi komencis enkomputiligi manuskripton de traduko de la membiografio de la dana komponisto mondfama Carl Nielsen. La tajpadon mi finis, tamen restos al mi kaj aliaj ties korektado. Nu, mi revas, ke iam la libro estos eldonita. La libro estas leginda, ne nur pro la informo pri la vivo de Carl Nielsen, sed ankaŭ pro ties ege interesaj priskriboj de la vivmaniero de kamparanoj fuenaj en la 1870-oj.
  • Pliaj informoj pri la projekto legeblas jene

Enhanced by Zemanta

3 comments:

Valdas said...

Tre interesa rakonto, en ghusta tempo kaj ghusta loko, monaton antau Kristnasko, en Litva lando, koincide kun la impresoj de mia infaneco, ja mia avo nsasdkighisd en 1870 kaj mortis en 1968, kaj infanaghe li estis mia vera kompano en chiuj kamparaj laboroj - char mia patrino pasigis 7 jarojn en Karelia gulago, kajk mia patro forestis en Siberia ekspedicio. Kaj min mirigis kaj admirigis la lingva nivelo de la teksto - kiam ghi estis verkita kaj kiam tradukita?
Kio kulpas pri la nuna kripla lingvajho che bravaj instruemuloj - instruDistoj? Zamenhof ne intencis Esperanton por instruado, chu vi scias tion?
ValdaS Banaitis, hereza lernisto el la patrujo de Zamenhof, kiu lernoknabe ribelis kontrau la inerto kaj vano de lerneja instruado
vbanaitis che gmail.com

Unknown said...

Saluton Valdas,

Dankon pro la demandoj. Carl Nielsen naskiĝis la 9-an de junio 1865 en vilaĝo sude de Odense. La membiografio estis eldonata en la jaro 1927. La tradukisto estis S-oro Erling Windeballe. La tradukaĵo restis kaŝata dum multaj jaroj, kaj finfine ĝi estis eldonata lastjare de Dana Esperanto-Asocio.
Amike salutas Betty.
P.S. Pliaj informoj legeblas en tiu ĉi blogo.

Unknown said...


Jen aliaj blogeroj pri 'Mia Fuena Infanaĝo'.

http://rosejo.blogspot.dk/2012/12/pri-malplena-portreto.html

http://rosejo.blogspot.dk/2012/11/mia-infanago-sur-fueno.html