11/21/2012

''Neniu homo estas insulo''.




''Neniu homo estas insulo.'' (John Donne 1572 - 1631)

Ankaŭ ni planas Zamenhofan Feston en Kopenhago, kaj ia muzikumado ĉiam plibonigas la festan etoson. Tial antaŭ kelkaj semajnoj muziktalenta amikino Zoia proponis al mi, ke mi verku kanto-tekston por melodio, kiun ŝi komponis. Kvankam mi preskaŭ neniam verkas tiajn, mi diris, ke jes, kaj aŭskultis la melodion belan. Sed bedaŭrinde mi devis konfesi al ŝi, ke mi rezignis verki ties tekston, ĉar la melodio estis al mi tro komplika.

Tamen la ideo estis semita. Tial mi verkis skizon de kanto-teksto, kiun mi sendis fejsbukmesaĝe al Jens, kiu estas la ĉiame pacienca redaktoro de nia revuo 'Esperanto en Danio', por ke li forigu gramatikajn pekaĵojn. Post longa silento li resendis al mi la ne nur gramatike sed ankaŭ tekste plibonigitan tekston.

La venonta ŝtupo estis la elekto de melodio. La teksto fakte memorigis min de iu melodio, kies nomo kaj fonto mi forgesis. Tamen la melodio taŭgas, kaj espereble iu iam povus informi al mi la nomon.

Zoia venos gitarludi kaj kanti tiun kanton kaj ankaŭ espereble sian propran la 15-an de decembro.

Jen la kanto.

La revo pli kara ol or'.

Revadis la knab' Ludoviko,
Pri io pli kara ol or'
Li revis pri paco senfina
pro tio ni kantu en ĥor'

Ni kun Ludoviko dividu
La revon pli karan ol or'.
Ni kun Ludoviko dividu
La revon pli karan ol or'

Batalis surstrate najbaroj
Pro manko de interkompren'.
Paroli per lingvo neŭtrala
Jen solvo de l'homa dilem'.

Ni kun Ludoviko dividu
ktp.


Ekkreis la knab' Ludoviko
La ilon por ĉies kompren'
Per uzo de vortoj komunaj
Solviĝos la homa dilem'.

Ni kun Ludoviko dividu
ktp.

Jen donis knabet' al la mondo
Donacon pli karan ol or'.
Se l' mondo ignoras la kanton
L'espero plurestas en kor'.

Ni kun Ludoviko dividu
ktp.


No comments: