10/22/2012

Virina Lango....



Ĉu plaĉas al vi proverboj?

Ĉu plaĉas al mi proverboj?
Nu, jes kaj ne, ĉar dependas de la proverboj.

Tamen ĉu plaĉas al ni aŭ ne, esperantistoj evitas ne ilin, ĉar la proverbaro de Ludoviko Zamenhof estas grava parto de nia kulturo. Pro tio, ĉi-lunde unu el la klubanoj en la Kopenhaga Klubo tabule skribas tri proverbojn, kaj ni pridiskutas iliajn signifojn.

Lastfoje i.a. li skribis la jenan:

'Virino kolera pli ol hundo danĝera'

'Ho, ĉu ni ne plibonigu ĝin?' Mi demandis al miaj amikoj, ne geamikoj, ĉar mi hazarde estis la sola ĉe-estantino.

'Kial?!' Ekkriis  samideano malsamopinie. 'Jen proverbo de Zamenhof! Jen grava kulturero, ĉu ne?'

'Certe, tamen laŭ mia opinio pli taŭge estas, ke ni iomete ŝanĝu ĝin. Mi proponis, ke ni diru 'homo kolera pli ol hundo danĝera'. 

Ĉu li estis konvikita? Tute ne. Ĉu mi ekkoleris, faris skandalon pruvante la veron de la proverbo? Ne, ni ridegis pri la diskuto.

Tamen legante la proverbojn pri virinoj en la proverbaro nuntempaj virinoj eble emus ekkoleri, ĉar preskaŭ ĉiuj el ili estas ofendigitaj.  Jen kelkaj ekzempleroj:

Kie regas virino, malbona estas la fino.

Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.

Edzin' admirata- edzo malsata. 

Virina lango buĉas sen sango. 

Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan. 

Virina ploro sen valoro. 

Rol' de virino – bona mastrino.

Aliaj legeblas ĉi-tie.

En la antaŭparolo de la Proverbaro Ludoviko Zamenhof esprimis la jenan: 

'Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popolo saĝeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo.'

Mi tute konsentas.

Tamen la 'popola saĝeco' nuntempa estas alia ol tiu dum la 19-a jarcento, kiam la patro de Zamenhof kolektis la proverbojn. Pro tio mi certas, ke nuntempaj saĝuloj evitas elbuŝi tiajn malsaĝajn proverbojn, ĉar:

Kion vi semas, tion vi rikoltas.

Ŝercemajn salutojn!!

P.S. Tiun-ĉi mi verkis antaŭ jaro. Tiam mi  enmetis ne foton ne sondosieron. Hodiaŭ mi  aldonis la jenan sondosieron.

                                                                  Virina Lango....

         Mi jam lernas la arton de blogado, do mi  pardonpetas eventualajn malglataĵojn.

1 comment:

Piotr said...

Citi proverbon dum la diskuto, kaj ankoraŭ konvenan proverbon, tio estas arto.
Satuton Piotr.