10/04/2012

Kiel eviti militon inter alaŭdoj kaj strigoj?


Ĉu la jeno ne estas universale saĝa? 
Loĝantoj prizorgu la najbarojn! 
Estu trankvilaj kaj ne ĝenu unu la aliajn.

Mi loĝas en relative moderna kaj komforta apartamentaro kune kun kvin aliaj familioj. La najbaraj interrilatoj estas bonegaj: ĉiuj salutas unu la alian, ĉiuj pretas prunti al aliaj ekzemple iom da lakto mankita, neniuj el ni brue festemas kaj eĉ la infanoj estas bonedukitaj.

Tamen ni havas malgrandan problemon; la sonizolo de la konstruaĵo malbonas. Tio signifas, ke oni povas aŭdi ĉion, kiu okazas ĉe la najbaroj. Mi estas kontenta, ĉar neniuj estas kverelemaj, kaj mi jam alkutimiĝas aŭdi iliajn ĉiutagajn sonojn; ĉiuj polvosuĉilas, duŝas, akvopelas la necesejon, rondiras en la apartamento, spektas la televidilon, malfermas la rulkurtenojn kaj la pordojn ktp. Ankaŭ per la sonoj de tiaj okazaĵoj mi multe lernas pri la aliaj loĝantoj.

Mia afabla kaj helpema najbaro havas problemon, kaj mi estas la senscia kulpanto; aŭ inverse.

Hodiaŭ mi hazarde renkontis lin surstrate.

''Saluton amiko, kiel vi?''

''Nu, pli malpli bone, dankon. Mi estas dormema, ĉar mi vekiĝis je la sepa.''

''Ĉu? Ankaŭ mi ellitiĝis je la sepa.''

''Jes, mi scias, ĉar kiam vi malfermis la pordon de la balkono je la 7-a vi vekigis min!''

''Ve, mi bedaŭras!''

''Tio estas via rutino, mi scias. Tamen mi ĉiam enlitiĝas postmeznokte, ĉar mi ŝategas spekti filmojn.''

''Jes, mi scias, ĉar mi povas aŭdi vian televidilon.''

''Ĉu tio estas problemo por vi?''

''Nu, de tempo al tempo. Sed kion ni faru? Ni kulpigu la sonizolon! Cetere mia ĉambroluanto diris al mi, ke orelŝtopiloj perfekte solvas tiajn problemojn. ''

Li silentis, tial mi diris:

''Do amiko, bonan tagon al vi, kaj morgaŭ mi malfermos la pordon je la oka.''

Nu, mi esperas, ke mi memoru la promeson, ĉar malbona estus la eksplodo de milito inter alaŭd(ul)oj kaj strig(ul)oj en tia paca apartamentaro.


     

                                                                                                            




2 comments:

Blogdopaulo said...

Tre amuze!Bonhumora pacmesagho,,,
Gratulon!
Paulo Sergio Viana

Nazaré Laroca said...

Gratulon! Al mi tre plaĉis via bonhumora teksto!