10/14/2011

Pli da demandoj ol respondoj.


Post la morto de Steve Jobs la 5-an de oktobro New England Complex Institutes sekvis la 2 milionojn da tvitaĵoj enhavante la frazon ''Steve Jobs'' kiuj estis senditaj ek de la 21-horoj ĝis la 9-horoj (oriento-tempe). Ĉiu makuleto reprezentas 1000 tvitaĵojn. 

La makuletoj estas farbitaj laŭ kolorkodo por la lingvo de la pepaĵoj. Kelkfoje la lingva kodo povas esti erara.

Interese estas, ke 0.8% aŭ 12,691 el la pepaĵoj estis Esperantaj. Kiuj estas pli ol ekzemple 0.4% 5,607  danaj. La dana loĝantaro nombras proksimume 5,5 milionaj personoj.

Ĉu tiu-ĉi signifas, ke eble troviĝas pli da esperantistoj ol oni antaŭsupozis?

Aŭ ĉu la statistikoj nur signifas, ke Esperanta tvitantoj estas relative pli aktivaj tvitantoj ol la danaj?

Aŭ ĉu la rezultoj indkikas, ke esperantistoj estas relative pli dankemaj pro la grandegaj kontribuoj de Steve Jobs?




No comments: