10/28/2011

Jen plezura romano por legemuloj: 'Kredu min Sinjorino!'


Ĉu vi estas legema? Ĉu mankas al vi distra libro? Se jes, mi rekomendu 

la romanon de Cezaro Rossetti.
Kredu min Sinjorino. 

La libro aĉeteblas ĉe la libro-servo de U.E.A
 .
Ĝi estas ankaŭ legebla senpage  ĉi-tie.

Cezaro Rossetti (1901-1950) estis skotitaldevena. Profesie li estis butika kaj foira vendisto de kuiriloj. Kune kun sia verkista frato Reto li eklernis Esperanton en la jaro 1928. Ili ĉiam interparolis Esperante. Cezaro estis buŝe tre talenta rakontanto, tial Reto persvadis lin surpaperigi Esperante liajn anekdotojn pri la vivo kiel vendisto. La rezulto estis la romano ’Kredu min Sinjorino’.

 En la antaŭparolo li skribis:
‘Mi dediĉas la libron al mia frato Reto kiu, per tri indulga juĝo pri la unuaj ĉapitroj, kuraĝigis
min verki la ceteron. Al li la kulpo!’
La romanon mi unue ’gustumis’ dum la studado de la libro de Boris Kolker ’Vojaĝo en Esperanto-lando. En tiu estas inkludita la ĉapitro ’Sonĝo Terura, Sonĝo Forkuras’ kiu temas pri liaj koŝmaroj  post vizito al ia katastrofe malbona Esperanto-klubo ie en la suda parto de Anglio. Mi tial anticipis, ke la romano temus pri la 'vendado' de Esperanto. Tamen mi eraris.

 Cezaro Rossetti interesiĝis Esperante verki pri ĉiutagaj okazaĵoj ofte malagrablaj dum la jardeko antaŭ la dua mondmilito. Tiam la vendado de kuiriloj al aliaj malriĉuloj estis ege malfacila. Krom la amuza priskribo de la fuŝa Esperanto-klubo en la ĉapitro ’songo teruras, songo forkuras,  li nur rakontis pri  Esperanto je la komenco kaj je la fino de la romano.

Jen socia-realisma romano. Pro senlaboreco kaj monmanko la vivo estis bruta, kaj tiaj vendistoj devis esti sufiĉe diligentaj kaj ruzaj, se ili volus sukcese vendi siajn aĵojn. Li vagadis la tutan landon vendante la kuirilojn en diversaj foiroj, loĝante en diversaj malkomfortaj loĝejoj kaj renkontante amason da esperemaj homoj, kiuj ankaŭ batalis kontraŭ la malriĉeco. 

Jen leginda romano ankaŭ pro la lingvaĵo simpla, adekvata kaj vigla. Ŝatantoj de  Zamenhofaj  proverboj alte taksos la titolojn, kiujn Rossetti elektis: ‘Virino rideto pli kaptas ol reto’ estis la titolo de la ĉapitro en kiu li rakontas pri la vespero, kiam li ekamrilatis kune kun sia koramikino, Anjo, La titolo de la ĉapitro en kiu li priskribis la kolapson de la amrilatoj estas ‘Unu orienten, alia okcidenten’.

Plezuran legadon!


No comments: