10/20/2011

Jen eta biografio


Mi naskiĝis en Anglio en 1942 kiel duageneracia enmigranto, ĉar la gepatroj devenis de Ukrajnio kaj de Pollando. Hejme ni parolis nur la anglan, ĉar la gepatroj volis, ke ni angliĝu. En februaro 1972, kvar jarojn post mia geedziĝo al unuageneracia enmigranto de Barato (Hindio), ni translokiĝis al Danio. La edzo, la dujaraĝa filino kaj mi fariĝis unua- generaciaj enmigrantoj. Dek jarojn pli poste ni translokiĝis al Italio, sed post jaro ni denove translokiĝis Danion.

Nuntempe kiam mi pripensas pri la unuaj spertoj kaj defioj koncerne la translokiĝon al Danio, mi memoras plejparte la bonajn. Tamen la unuaj monatoj estis malfacilaj. Antaŭ la translokiĝo mi jam decidis, ke la plej grava celo estus la lernado de la dana lingvo. En Anglio ni loĝis en najbareco, en kiu loĝis tiom da junaj familioj. Antaŭ kvardek jaroj infanetoj en Anglio frekventis ne la infanĝardenojn, ĉar patrinoj mem edukis ilin hejme. Tial tie neniam mankis al ni la ĉiutaga kameradeco. Mi naive imagis, ke en Danio ni baldaŭ trovus novajn konatojn, kiuj povus helpi al ni pri la lernado de la dana. Tamen post la alveno mi tuj komprenis, ke mi eraris, ĉar en Danio la patrinoj laboris kaj la infanoj estis prizorgataj en la infanĝardenoj. Tial dum la unuaj semajnoj ni spertis la solecon kaj la frustracion. Por la filino la solvo estus la edukado en infanĝardeno, tamen pro la  atendalisto la loko ne  estis tuj havebla. Tamen post kelkaj semajnoj mi trovis ludejon, kiun ŝi rajtas frekventi 9 horojn semajne. Malgraŭ la fakto, ke la personaro estis treege zorgema, kaj ke ili bone parolis la anglan, ĉiuj konsciiĝis pri la kulturaj diferencoj kaj kutimoj. Ekzemple, dum la unua semajno mi komprenis nek la grandan intereson pri nigraj katoj, bareloj kaj branĉetoj, nek la kolerajn mienojn, tiam mi nedankis al la personaro, kiam ili invitis nin bati la katon de barelo. Neniu pripensis informigi min pri la dana karnavala festo Fastelavn.

Tiam mi aliĝis al komunuma vespera kurso de la dana lingvo, en kiu mi estis la sola lernanto. Mia instruisto asertis, ke li parolis nur la danan. Li estis brila instruisto, kaj post tri monatoj mi  jam kuraĝis paroli la lingvon. Tamen, ho ve, post la kurso mi tro ofte spertis, ke kiam mi dane demandis, oni angle respondis.

Dum la unua somero en Danio nia vivo pliboniĝis, ĉar ni amikiĝis kun dana familio, kiu havis samaĝan filinon. Dank al tiu ĉi familio ni komencis ekkompreni la danan vivmanieron. Dum multaj jaroj ili invitis nin partopreni la tipajn danajn festojn, kaj ili reciproke partoprenis niajn. La edzino instruis al mi la danan kuiradon, kaj ŝi tre taktoplene korektis la danajn erarojn. Ili ankoraŭ estas miaj bonegaj geamikoj.

Aŭtune 1974 ni sendis la filinon al infanĝardeno, kaj mi komencis labori en alia. En Anglio mi estis profesie bazgrada instruistino, tial por mi neniam problemis trovi laboron. Dum pluraj jaroj mi kaj vespere instruis la anglan kaj tage prizorgis infanojn en infanĝardeno. Dank’ al la infanĝardenaj kolegoj, la infanoj kaj la gepatroj de la infanoj, mi iom post iom lernis pri la oficiala kaj la maloficiala dana kulturo.

Pro la partoprenado en kluboj kaj altlernejoj mi kaj lernis pri Danio kaj la dana kulturo. Kiel pensiulo mi aktiviĝis kaj aktivas en ‘La maljunulara afero’ (Ældre Sagen), en kiu mi dum kelkaj jaroj instruis la anglan kaj matene mi kontaktas malfortulojn per telefono.

Preskaŭ senprobleme la filino lernis la danan lingvon kaj ekkomprenis la danan kulturon. Mi ĉiam angle parolas al ŝi, sed ŝi ĉiam dane respondas. Se mi kelkfoje forgesas angle alparoli ŝin, ŝi tuj min riproĉos. Kiam ŝi mem fariĝis patrino, ŝi postulis, ke mi angle alparolu la genepojn. En Danio oni ja alte taksas la valoron de la angla lingvo.

Post 39 jaroj en Danio, kiu mi estas? Ĉu mi estas danino?  Mi opinias, ke mi estas laŭleĝa kaj utila civitano, sed mi ne estas dana - mi sentas min  mondcivitano, kaj pro tio mi vere ĝuas la kulturan diversecon en Kopenhago. 


 La internacia virina koruso, Verdens Sirener (Sirenoj de la mondo) kantas okaze de la 2011-a aranĝo en Kopenhago, Internaciaj Tagoj. 

Cetere regis agrabla etoso.











No comments: