10/10/2011

La Falsa Aŭguro




Dum la du unuaj jaroj de mia esperantista vivo mi i.a. Studis la lernolibron 'Vojaĝo en Esperanto-lando' de Boris Kolker, kiu ankaŭ estis mia simpatia kaj pacienca gvidanto pere de la reto. Unu el la multaj interesegaj taskoj estis la verkado de recenzo de la novelo Falsa Aŭguro de Szathmári Sándor.

Jen la recenzo:
La Falsa Aŭguro estas novelo de 1970, kiun verkis la hungaria satiristo Szathmári Sándor (1897 – 1974). Tiu novelo postmorte publikiĝis en la 1977-a novela kolektaro Kain kaj Abel. Szathmári Sándor laŭ profesio estis maŝinginĝeniero, kiu unue interesiĝis pri Esperanto en 1919, sed pro la manko de taŭga instruado li vere Esperantistiĝis nur en 1935. Lia plej konata verko estas la romano'Vojaĝo al Kazohinio' (1958).

La temo de 'La Falsa Aŭguro' estas fundamentita sur la Platona rakonteto pri la insula lando Atlantido, kiu laŭ mite, iutage malaperis pro subita subakviĝo. Tiu ĉi mito jam fascinis generacion post generacio ĝis nun. Ek de la komenco de la novelo la leganto kaptas ekkomprenon pri la socia, politika, religia kaj juĝa situacio en tiu ĉi lando, kaj ties interrilato kun la najbara lando Antissa,. La unua sceno okazas  ĉe la grandmonarko de Atlia, kiu planas kune Serva la ĉefo de la kortega konsilio grandan feston okaze de la dekjara jubileo de sia glora regado. Por kontentigi la loĝantaron,  la grandmonarko ordonas, ke Serva elektu la malliberulojn, kiuj meritas amnestiojn. Obeante la grandmonarkon, Serva petas al sia subulo Patra, ke li montru al li la liston de taŭgaj malliberuloj. Serva sekve elektas la feliĉulojn. La rezonado por lia elekto de la liberontuloj estas frapanta. Oni do komprenas, ke la antlantidanoj estis tiel malperfektaj kiel la loĝantoj de ie ajn lando en ia ajn epoko. Intence mi malprecize informas al vi, ĉar mi opinias, ke vi mem legu ĝin.

Szathmári Sándor vivis kaj verkis en Hungario dum la komunisma epoko. Post 1948 li mem ne estis membro de la komunista partio, kaj pro tio li devis prudente pripensi kion kaj kiel li skribis. Tial li verŝajne elektis imagan situacion por kritiki la realajn problemojn. Post 1989  ne problemas la komunismo, ĉu ne? Ĉu la temo de tiu ĉi novelo jam estas koncerna? Laŭ mia opinio, jes. La novelo estas leginda, ĉar pro la neŭtrala kaj imaga situacio, ĝi instigas la pli objektivan pensadon pri similaj problemoj en la moderna mondo.

Mi legis ĝin kun  tiel granda intereso, ke poste mi endis legi la tutan novelan kolektaron, kiujn mi trovis en tiu-ĉi paĝo. Kia bela kaj valora sperto! La lasta novelo – 'La Budapesta Ekzameno' – estas precipe leginda por ni, kiuj klopodas perfektigi nian Esperantan lingpovon. Plezuron!

No comments: