9/13/2011

Internaciaj Tagoj - Gustumu la Mondon!



Laŭ statistikoj de la jaro 2010 la urba loĝantaro de Kopenhago nombras proksimume 1,200,000 da personoj; 78,4% el ili estas etnaj danoj, 7,0% estas enmigrantoj el okcidentaj landoj kaj 14,47% devenas el ne-okcidentaj landoj.

Do oni povas konstati, ke Kopenhago estas internacia urbo. Pro tio mi rakontu al vi pri la evento Internaciaj Tagoj – Gustumu la mondon, kiuj okazis komence de septembro en Rantzausgade en la kopenhaga kvartalo de Nørrebro.La aranĝantoj estis la komunumo de Kopenhago kaj la turismada agentejo 'Wonderful Copenhagen.'

Alvenis kopenhaganoj iamdevenaj el multaj aliaj landoj: Albanio, Armenio, Barato, Britio, Burundo, Ĉinio, Eritreo, Esperantujo, Hispanio, Kongo, Kubo, Litovio, Malto, Maroko kaj Pakistano k.t.p.




Eĉ se oficiale Danio estas kristana lando ni estas ne ĉiuj kristanoj, tial venis budhanoj, judoj, kristanoj, muslimanoj kaj sikhanoj, kiuj samtende prezentis siajn proprajn religiojn.

La aranĝantoj instigis nin gustumi la mondon, tial grava parto de la aranĝo estis la manĝaĵo internacia. Por iuj, kiuj emis tiom manĝi oni povus gustumi frandaĵojn el la tuta mondo.

Ne mankis al ĝuantoj aliaj distraĵoj; kvizoj, dancado, henao-ornamado,  kantado, tamburado, inter-etnaj futbalaj maĉoj, bobela blovado kaj legado.


                                                                  Albana popoldancado.

                                                        
                                                                Sirenoj de la mondo 

                                                                             
                                                                               Henao-ornamado,


Bobela blovado 


Ĉe la Esperanta budo.

Eĉ se mi estas ne kredema, se ekzistus veterdioj, ili benis nin okaze de Internaciaj Tagoj, ĉar tute ne pluvis ĝis la finfina horo. Tamen bedaŭrinde pluvegis dum la muzikumado de Espo – Despo.




No comments: