9/28/2011

En Danio oni scipovas la arton de HYGGE.


Unu el la plej uzataj vortoj en la dana lingvo estas la vorto HYGGE, kio signifas bonfarton, komforton, hejmecon kaj intimecon. 'At sprede hygge om sig' signifas agrabligi la kunestadon. Abundas kunmetitaj vortoj: hygge-snak (agrabla babilado) hyggeaften (agrabla vespero.) hygge-tur (agrabla ekskurso) kaj hygge-lænestol (komforta brakseĝo) k.t.p.

La koncepto de 'hygge' gravas en Danio, kie oni ofte opinias, ke 'hygge' estas unika fenomeno dana , kvankam oni adoptis tiun novegdevenan vorton dum la 18-a jarcento.

En Danio krom la kvar sezonoj oni ankaŭ parolas pri la malluma kaj la luma sezonoj. La 21-an de decembro malhelas dum proksimume 18 horoj, kaj decembre ni atingas la pinton de 'hygge'; kristnaska hygge. Kristnasko en Danio komenciĝas je la 1-a de decembro, kaj la tutan monaton oni invitas aŭ estas invitataj al 'hyggelige' renkontiĝoj. Komence la gastiganto, por ke agrabligu la ĉeestadon tirfermas la kurtenojn kaj eklumigas kandelojn, ĉar elektrikaj lampoj ne taŭgas je la 'hygge'. Poste manĝante kristnaskajn frandaĵojn kaj trinkante teon, kafon kaj ofte glogon oni afable, intime kaj trankvile interbabilas pri agrablaj temoj. Oni ne aprezas la telefonadon aŭ la alvenon de neatenditaj gastoj, ĉar: 'vi hygger os!' ('vi agrable kunestas'). En tiu intima, sekura kaj ronda grupo, ĉiuj pritaksis sin egalaj. Somere dum la luma tempo oni daŭre ujutnas manĝante, trinkante kaj babilante kun siaj familianoj kaj geamikoj en la ĝardeno, en la arbaro aŭ sur la plaĝo.Kiam oni dankas la gastiganton pro la agrabla vespero kaj manĝo oni ofte aldonas, ke 'det var rigtig hyggeligt!' (vere estis agrable!).

Dum la ĉiutaga vivo la hygge ne malaperas. En mia familio la genepoj ofte parolas pri 'fredags hygge' (vendreda), kiu inkludas la pli malfruan enlitiĝon, la pli longan televizian spektadon kaj la manĝadon da bonbonoj. Por ilia patrino hygge estas la legado seninterompita de bona libro kuŝante sur la sofo.

Se vi opinias, ke vi kaj viaj samlandanoj egale scipovas agrabliĝi (hygge sig) vi havas la apogon de la dana antropologo Jeppe Trolle Linnet  el la suda-dano- universitato, kiu doktoriĝas pri la koncepto de ujutneco, kaj li opinias, ke la sama fenomeno ekzistas en aliaj kulturoj ekz. en Kanado.



Multaj danaj esperantistoj ankaŭ estas konvikitaj, ke hygge estas preskaŭ unike dana fenomeno. Tamen, nur preskaŭ, ĉar ili agnoskas similan fenomenon en Rusio. Pro tio, iu , iam elektis esperantigi la vorton 'hygge' per la radiko ruslingdevena 'ujutn'. Eble kelkaj el vi mistifikiĝas kaj agaciĝas pri la aserto, ke nur danoj kaj rusoj scipovas ujutni aŭ agrabligi la kunestadon. 

Ĉu vi povas trovi la vorton ujutno en la Esperanto-dana vortaro kaj en la dana-Esperanta vortaro?
Ne, la kompilintoj elektis ignori ĝin.

 Kiu eltrovis la vorton?
Antaŭ kelkaj tagoj oni informis min, ke eble estis Paul Neergaard.

Spektu la jenan videon en kiu Kamma kaj mi (ho ve) krokadilas pri la koncepto de hygge. Kredu nin, ni nur krokadilis, ĉar ni volis doni al vi impreson pri la dana lingvo.




P.S. Eble estas malfacile legi la tekstojn. Pri la arto enmeti subtekstoj mi estas komencanto, do jen la teksto:

Kamma, hvad er hygge for noget?

Kamma, kio estas hygge? 02 - 04

Det er et tilstand, hvor man finder sig rigtig godt, og er meget til stede i denne situation man sidder i.

Tio estas animstato, kiam oni ege bonfartas kaj oni tute ĉeestiĝas. 04 - 0-15

Hvornår hygger du dig?

Dum kiaj situacioj vi agrabliĝas? 0 -15 - 0-19

Jeg kan hygger mig alene, eller jeg kan hygger mig med gode venner. Og hvis jeg er alene, kan jeg hygger mig med at lave noget kreativt. Jeg kan godt li' at skabe noget, og sy, og lave dukketeater. Jeg laver forskellige scenografiske opgaver. Dem hygger jeg med.

Mi sole agrabliĝas, aŭ mi agrabliĝas kune kun bonaj geamikoj. Kaj se mi estas sola, mi agrabliĝas per kreado de io. Mi tre ŝatas krei ion, kudri kaj fari pupteatron. Mi faras diversajn scenejajn deikoraciojn. Per ili mi agrabliĝas. 0-19 - 0-52

Synes du, at hygge er noget dansk noget?

Ĉu vi opinias, ke 'hygge' estas dana? 0-52 - 0-57

Nej, jeg synes at, I Danmark har man taget patent på at hygge sig. Men jeg synes at alle mennesker kan finde på situationer, hvor de kan hygge sig i alle kulturer.

Ne, laŭ mia opinio, Danoj opinias, ke ili havas patenton koncerne 'hygge'. Sed mi opinias, ke ĉiuj homoj povas trovi situaciojn dum kiuj ili povas sperti 'hygge' laŭ sia kulturo'. 0-57 - 1-14

Hvornår hygger du dig mest, om sommeren eller om vinteren?

Kiam vi plejparte agrabliĝas; somere aŭ vintre? 1-14 - 1-19

Jeg synes, at man tænke mest på at hygge sig om vinteren, når man lukke sig ind omkring trygge omgivelser, tænde man stearinlysene og lave en tryg atmosfære i sit hjem.

Mi opinias, ke oni plejparte pripensas hygge vintre, kiam oni sekure endomiĝas, oni ekflamigas kandelojn kaj oni kreas sekuran etoson hejme. 1-19 - 1-36

OK, synes du, at hygge har noget med mad at gøre?
Bone, ĉu vi opinias, ke hygge iel rilatas al manĝaĵoj?1-40 - 1-47

Det er nok mange, der forbinder hygge og et godt måltid. Det er også at man har bestemte jul og påske traditioner, som man opretholder omkring nogle mad traditioner. Men det har ikke alene med mad at gøre.

Verŝajne estas multaj, kiuj interligas hygge kaj bona manĝon. Oni ankaŭ havas kristnaskan kaj paskan tradicionojn kiuj rilatas al certaj pladoj. Sed ne temas nur pri manĝaĵoj. 1-47 - 2-20



Tak Kamma, det har været rigtig hyggeligt at snakke sammen med dig.


Dankon Kamma pro la hyggelig babilado. 2-20 - 2-30

Velbekomme!

Ne dankinde! 2-30 -2-32







1 comment:

Anonymous said...

Interesa artikolo estas. Mi estas Germanulo kaj laŭ mi la ideo de HYGGE oni povas trovi en nia vortoj GEMUETLICHKEIT. Tio ĉi koncepto oni ne povas priskribi nur per unu vorto. Estas tre grava vorto en nia nacio kaj en la mallumaj tagoj ĝi estiĝas plej grava.