8/08/2009

Pri tragedio antaŭ 100 jaroj.

Pri tragedio antaŭ 100 jaroj.

La 27-an de aŭgusto 1909 27 jaraĝa belulino mortis pro falo de la monto Frohenalpstock en la svisuja montaro.Krom estante belulino ŝi estis sufiĉe fama esperantistino, kiu estis survoje al Barcelono por partopreni la Universalan Kongreson.Ŝia nomo estis Wihelmina Marie Schrøder.

Ŝia morto estis granda ŝoko kaj malfeliĉo kaj por la familio kaj por la tiama movado. Dum la solena malfermo de la 5-a Universala Kongreso en Barcelono en kiu partoprenis 1300 personoj Ludoviko Zamenhof sorgplene parolis pri ŝia forpaso.

Marie Schrøder, kiu naskiĝis la 18- an de marto 1882, estis oficisto kaj fojfoja ĵurnalisto ĉe la dana gazeto Politiken. Ŝi estis unu el la 412 personoj kiuj esperantiĝis dum aŭtuna kurso aranĝita de Politiken en 1907. Post kiam ŝi estis unu el la kreantoj de la unua esperantista klubo en Kopenhago – t.e. K.E.K.

Tiu ĉi fervora kaj energia virino senĉese agadis por Esperanto dum la ceteraj 18 monatoj de ŝia vivo. I.a. ŝi aktive agadis aranĝi la vojaĝon al la 4-a U.K-o en Dresdeno, kaj poste laŭ Margrethe Noll estis ŝi, kiu persvadis nian maestron partopreni la postkongreson en Kopenhago. Ŝi verkis artikolojn kaj legis amason da eksterlandaj esperanto-gazetojn por ke ŝi informigu la danan esperantistaron. Ŝi esperantigis danajn tekstojn: ‘Kristnaska Nokto’ de C.Ewald, la rakonton ‘Guteton de lakto’kaj la nacian kanton ‘Reĝ’ Kristjan staris ĉe la mast’ en pulva fum’. Marie Schrøder aktive kontraŭstaris proponantojn de Ido, kaj ŝi eĉ trovis la tempon por interesigi samideaninojn pri inaj balotrajtoj; en 1908 danaj virinoj unuafoje ekbalotrajtis okaze de la tiama elekto de burĝa reprezentaro. Pro la ne-ĉeesto de la dana prezidanto Skeel-Giørling dum la unua landa jarkunveno en Aarhus la 11-an de julio 1909 ŝi kapable anstataŭigis lin.

Marie Schrøder entombiĝis en Assistens Tombejo en Kopenhago. Tie videblas bela monumento, kiu portas reliefan portretmedaljonon en bronzo. Tiu ĉi skulpteto estis farita de iu S-ro Lindow, kies edzino estis fervora esperantistino.

Kim Henriksen en sia kanto * ‘Omaĝe al Marie Schrøder’ sopiras: ‘Mi tre ŝatus koni vin.’ Konsentite! Imagu ŝian entusiasmon, se ŝi scius pri la freŝdata novaĵo: la 96-a Universala kongreso okazos en Kopenhago en 2011.* http://www.ipernity.com/doc/ailanto/5517071




Kim Henriksen en sia kanto * ‘Omaĝe al Marie Schrøder’ sopiras: ‘Mi tre ŝatus koni vin.’ Konsentite! Imagu ŝian entusiasmon, se ŝi scius pri la freŝdata novaĵo: la 96-a Universala kongreso okazos en Kopenhago en 2011.

* http://www.ipernity.com/doc/ailanto/5517071

No comments: